-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
31
|Hechos 9:31|
Kaj la eklezio tra la tuta Judujo kaj Galileo kaj Samario havis pacon kaj ricevis edifon; kaj iradante en la timo de la Sinjoro kaj en la konsolo de la Sankta Spirito, gxi kreskis.
-
32
|Hechos 9:32|
Kaj dum Petro trairis cxiujn regionojn, li ankaux malsupreniris al la sanktuloj logxantaj en Lida.
-
33
|Hechos 9:33|
Kaj tie li trovis unu viron, nomatan Eneas, kiu kusxadis en sia lito jam ok jarojn; cxar li estis paralizulo.
-
34
|Hechos 9:34|
Kaj Petro diris al li:Eneas, Jesuo Kristo vin sanigas; levigxu, kaj ordigu vian liton. Kaj li tuj levigxis.
-
35
|Hechos 9:35|
Kaj cxiuj logxantoj en Lida kaj en SXaron lin vidis, kaj turnigxis al la Sinjoro.
-
36
|Hechos 9:36|
Kaj estis en Jafo unu discxiplino, nomata Tabita, kiu laux traduko estas nomata Dorkas; sxi estis plena de bonfaroj kaj almozoj, kiujn sxi faris.
-
37
|Hechos 9:37|
Kaj en tiu tempo sxi malsanigxis, kaj mortis; kaj ili sxin lavis kaj metis en supran cxambron.
-
38
|Hechos 9:38|
Kaj cxar Lida estis proksime de Jafo, la discxiploj, auxdinte, ke Petro estas tie, sendis al li du virojn, por petegi lin:Ne prokrastu veni al ni.
-
39
|Hechos 9:39|
Kaj Petro levigxis kaj iris kun ili. Kaj kiam li alvenis, ili lin kondukis en la supran cxambron; kaj alestis apud li cxiuj vidvinoj, plorante kaj montrante tunikojn kaj vestojn, kiujn Dorkas faris, kiam sxi estis ankoraux kun ili.
-
40
|Hechos 9:40|
Sed Petro, formetinte cxiujn, genuigxis kaj pregxis, kaj, turninte sin al la korpo, li diris:Tabita, levigxu. Kaj sxi malfermis siajn okulojn, kaj, vidinte Petron, sxi side levigxis.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5