-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
28
|Deuteronomio 3:28|
Kaj donu instrukciojn al Josuo kaj fortigu kaj kuragxigu lin, cxar li transiros antaux cxi tiu popolo, kaj li posedigos al ili la landon, kiun vi vidos.
-
29
|Deuteronomio 3:29|
Kaj ni restis en la valo, kontraux Bet-Peor.
-
1
|Deuteronomio 4:1|
Kaj nun, ho Izrael, auxskultu la legxojn kaj la regulojn, kiujn mi instruas al vi, ke vi ilin plenumu, por ke vi vivu kaj venu kaj heredu la landon, kiun la Eternulo, la Dio de viaj patroj, donas al vi.
-
2
|Deuteronomio 4:2|
Ne aldonu al tio, kion mi ordonas al vi, kaj ne deprenu de gxi; sed observu la ordonojn de la Eternulo, via Dio, kiujn mi ordonas al vi.
-
3
|Deuteronomio 4:3|
Viaj okuloj vidis, kion la Eternulo faris pro Baal-Peor; cxar cxiun homon, kiu sekvis Baal-Peoron, la Eternulo, via Dio, ekstermis el inter vi;
-
4
|Deuteronomio 4:4|
sed vi, kiuj restis aligxintaj al la Eternulo, via Dio, vi cxiuj vivas hodiaux.
-
5
|Deuteronomio 4:5|
Rigardu, mi instruis al vi legxojn kaj regulojn, kiel ordonis al mi la Eternulo, mia Dio, ke vi agu tiel en la lando, en kiun vi venas, por ekposedi gxin.
-
6
|Deuteronomio 4:6|
Kaj observu kaj plenumu ilin; cxar tio estas via sagxo kaj via prudento en la okuloj de la popoloj, kiuj auxdos pri cxiuj cxi tiuj legxoj, kaj diros:Efektive, popolo sagxa kaj prudenta estas tiu granda popolo.
-
7
|Deuteronomio 4:7|
CXar kie estas granda popolo, al kiu dioj estas tiel proksimaj, kiel la Eternulo, nia Dio, cxiufoje, kiam ni vokas al Li?
-
8
|Deuteronomio 4:8|
Kaj kie estas granda popolo, kiu havas legxojn kaj regulojn justajn, kiel la tuta cxi tiu instruo, kiun mi donas al vi hodiaux?
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5