-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
18
|Deuteronomio 3:18|
Kaj mi faris al vi ordonon en tiu tempo, dirante:La Eternulo, via Dio, donis al vi cxi tiun landon, por ke vi posedu gxin; armitaj iru antaux viaj fratoj la Izraelidoj, cxiuj militkapablaj.
-
19
|Deuteronomio 3:19|
Nur viaj edzinoj kaj viaj infanoj kaj viaj brutaroj-mi scias, ke vi havas grandnombrajn brutarojn-restu en viaj urboj, kiujn mi donis al vi;
-
20
|Deuteronomio 3:20|
gxis la Eternulo donos ripozon al viaj fratoj, kiel al vi, kaj ili ankaux ekposedos la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al ili transe de Jordan; tiam vi reiros cxiu al sia posedajxo, kiun mi donis al vi.
-
21
|Deuteronomio 3:21|
Kaj al Josuo mi ordonis en tiu tempo, dirante:Viaj okuloj vidis cxion, kion la Eternulo, via Dio, faris al tiuj du regxoj; tiel la Eternulo faros al cxiuj regnoj, kiujn vi trairos.
-
22
|Deuteronomio 3:22|
Ne timu ilin; cxar la Eternulo, via Dio, batalas por vi.
-
23
|Deuteronomio 3:23|
Kaj mi pregxis al la Eternulo en tiu tempo, dirante:
-
24
|Deuteronomio 3:24|
Mia Sinjoro, ho Eternulo! Vi komencis montradi al Via servanto Vian grandecon kaj Vian fortan manon; cxar kie estas dio en la cxielo aux sur la tero, kiu povus fari simile al Viaj faroj kaj al Via potenco?
-
25
|Deuteronomio 3:25|
Mi dezirus transiri kaj vidi tiun bonan landon, kiu estas transe de Jordan, tiun belan monton kaj Lebanonon.
-
26
|Deuteronomio 3:26|
Sed la Eternulo ekkoleris kontraux mi pro vi kaj ne auxskultis min; kaj la Eternulo diris al mi:Suficxe, ne parolu al Mi plu pri tio.
-
27
|Deuteronomio 3:27|
Supreniru sur la supron de Pisga, kaj direktu viajn okulojn al okcidento kaj al nordo kaj al sudo kaj al oriento kaj rigardu per viaj okuloj; cxar vi ne transiros cxi tiun Jordanon.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5