-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
25
|Deuteronomio 2:25|
De la nuna tago Mi komencos jxetadi teruron kaj timon antaux vi sur la popolojn sub la tuta cxielo; tiuj, kiuj auxdos la famon pri vi, ektremos kaj ektimos antaux vi.
-
26
|Deuteronomio 2:26|
Kaj mi sendis senditojn el la dezerto Kedemot al Sihxon, la regxo de HXesxbon, kun vortoj de paco, dirante:
-
27
|Deuteronomio 2:27|
Mi dezirus iri tra via lando; mi iros nur laux la vojo, mi ne forflankigxos dekstren nek maldekstren;
-
28
|Deuteronomio 2:28|
mangxajxon vendu al mi pro mono, kaj mi mangxos, kaj akvon donu al mi pro mono, kaj mi trinkos:nur per miaj piedoj mi trairos-
-
29
|Deuteronomio 2:29|
kiel faris al mi la Esavidoj, kiuj logxas sur Seir, kaj la Moabidoj, kiuj logxas en Ar-gxis mi transiros Jordanon en la landon, kiun la Eternulo, nia Dio, donas al ni.
-
30
|Deuteronomio 2:30|
Sed ne volis Sihxon, la regxo de HXesxbon, tralasi nin, cxar la Eternulo, via Dio, obstinigis lian spiriton kaj malcedemigis lian koron, por transdoni lin en vian manon, kiel nun.
-
31
|Deuteronomio 2:31|
Kaj la Eternulo diris al mi:Rigardu, Mi komencas transdoni al vi Sihxonon kaj lian landon; komencu posedpreni lian landon.
-
32
|Deuteronomio 2:32|
Kaj Sihxon eliris kontraux nin, li kaj lia tuta popolo, por batalo apud Jahac.
-
33
|Deuteronomio 2:33|
Kaj transdonis lin la Eternulo, nia Dio, al ni, kaj ni venkobatis lin kaj liajn filojn kaj lian tutan popolon.
-
34
|Deuteronomio 2:34|
Kaj ni militakiris en tiu tempo cxiujn liajn urbojn, kaj ni ekstermis en cxiu urbo la virojn kaj la virinojn kaj la infanojn, ni restigis neniun;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5