-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
15
|Deuteronomio 2:15|
Kaj ankaux la mano de la Eternulo estis sur ili, por ekstermi ilin el inter la tendaro, gxis ili cxiuj formortis.
-
16
|Deuteronomio 2:16|
Kaj kiam formortis cxiuj militistoj el inter la popolo,
-
17
|Deuteronomio 2:17|
tiam la Eternulo ekparolis al mi, dirante:
-
18
|Deuteronomio 2:18|
Vi iras nun preter la limo de Moab, preter Ar,
-
19
|Deuteronomio 2:19|
kaj vi alproksimigxas al la Amonidoj; ne faru al ili malamikajxon kaj ne batalu kontraux ili, cxar Mi ne donos al vi heredajxon el la lando de la Amonidoj; cxar al la filoj de Lot Mi donis gxin kiel heredan posedajxon.
-
20
|Deuteronomio 2:20|
(Kiel landon de Rafaidoj oni rigardas ankaux gxin; Rafaidoj logxis en gxi antauxe; kaj la Amonidoj nomas ilin Zamzumoj;
-
21
|Deuteronomio 2:21|
tio estis popolo granda kaj grandnombra, kaj altkreska kiel la Anakidoj; sed la Eternulo ekstermis ilin antaux ili, kaj ili forpelis ilin kaj eklogxis sur ilia loko;
-
22
|Deuteronomio 2:22|
kiel Li faris por la Esavidoj, kiuj logxas sur Seir, antaux kiuj Li ekstermis la HXoridojn, kaj ili forpelis ilin kaj logxis sur ilia loko gxis la nuna tago.
-
23
|Deuteronomio 2:23|
Kaj la Avidojn, kiuj logxis en vilagxoj gxis Gaza, ekstermis la Kaftoridoj, kiuj eliris el Kaftor, kaj ili eklogxis sur ilia loko.)
-
24
|Deuteronomio 2:24|
Levigxu, elmovigxu kaj transiru la torenton Arnon; rigardu, Mi transdonas en vian manon Sihxonon, la regxon de HXesxbon, la Amoridon, kaj lian landon; komencu ekposedi kaj militu kontraux li.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Deuteronomio 29-31