-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
7
|Deuteronomio 6:7|
kaj ripetadu ilin al viaj infanoj, kaj parolu pri ili, kiam vi sidas en via domo kaj kiam vi iras sur vojo kaj kiam vi kusxigxas kaj kiam vi levigxas;
-
8
|Deuteronomio 6:8|
kaj alligu ilin kiel signon al via mano, kaj ili estu kiel memorigajxo inter viaj okuloj;
-
9
|Deuteronomio 6:9|
kaj skribu ilin sur la fostoj de via domo kaj sur viaj pordegoj.
-
10
|Deuteronomio 6:10|
Kaj kiam la Eternulo, via Dio, venigos vin en la landon, pri kiu Li jxuris al viaj patroj, al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob, ke Li donos al vi grandajn kaj bonajn urbojn, kiujn vi ne konstruis,
-
11
|Deuteronomio 6:11|
kaj domojn plenajn de cxia bonajxo, kiujn vi ne plenigis, kaj putojn, elhakitajn en sxtono, kiujn vi ne elhakis, vinberejojn kaj olivarbojn, kiujn vi ne plantis; kaj vi mangxos kaj estos sata:
-
12
|Deuteronomio 6:12|
tiam gardu vin, ke vi ne forgesu la Eternulon, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco.
-
13
|Deuteronomio 6:13|
La Eternulon, vian Dion, timu, kaj al Li servu, kaj per Lia nomo jxuru.
-
14
|Deuteronomio 6:14|
Ne sekvu aliajn diojn el la dioj de la popoloj, kiuj estas cxirkaux vi;
-
15
|Deuteronomio 6:15|
cxar la Eternulo, via Dio inter vi, estas Dio severa; povas ekflami la kolero de la Eternulo, via Dio, kontraux vin, kaj Li ekstermos vin de sur la tero.
-
16
|Deuteronomio 6:16|
Ne provu la Eternulon, vian Dion, kiel vi provis Lin en Masa.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5