-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
17
|Deuteronomio 6:17|
Precize observu la ordonojn de la Eternulo, via Dio, kaj Liajn atestojn kaj Liajn legxojn, kiujn Li ordonis al vi.
-
18
|Deuteronomio 6:18|
Kaj faru juston kaj bonon antaux la okuloj de la Eternulo, por ke estu bone al vi, kaj por ke vi venu kaj ekposedu la bonan landon, pri kiu la Eternulo jxuris al viaj patroj;
-
19
|Deuteronomio 6:19|
por ke Li forpelu cxiujn viajn malamikojn antaux vi, kiel la Eternulo diris.
-
20
|Deuteronomio 6:20|
Se via filo vin demandos morgaux:Kion signifas la atestoj kaj legxoj kaj reguloj, kiujn la Eternulo, nia Dio, ordonis al vi?
-
21
|Deuteronomio 6:21|
tiam diru al via filo:Ni estis sklavoj al Faraono en Egiptujo, sed la Eternulo elkondukis nin el Egiptujo per forta mano;
-
22
|Deuteronomio 6:22|
kaj la Eternulo aperigis signojn kaj miraklojn grandajn kaj suferigajn en Egiptujo, sur Faraono kaj sur lia tuta domo, antaux niaj okuloj;
-
23
|Deuteronomio 6:23|
kaj nin Li elkondukis el tie, por venigi nin kaj doni al ni la landon, pri kiu Li jxuris al niaj patroj.
-
24
|Deuteronomio 6:24|
Kaj la Eternulo ordonis al ni plenumi cxiujn cxi tiujn legxojn, timi la Eternulon, nian Dion, por ke estu al ni bone cxiam, por konservi al ni la vivon, kiel en la nuna tago.
-
25
|Deuteronomio 6:25|
Kaj tio estos nia justeco, se ni observos plenumi cxi tiun tutan ordonon antaux la Eternulo, nia Dio, kiel Li ordonis al ni.
-
1
|Deuteronomio 7:1|
Kiam la Eternulo venigos vin en la landon, al kiu vi iras, por ekposedi gxin, kaj Li forpelos antaux vi grandnombrajn popolojn, la HXetidojn kaj la Girgasxidojn kaj la Amoridojn kaj la Kanaanidojn kaj la Perizidojn kaj la HXividojn kaj la Jebusidojn, sep popolojn pli grandnombrajn kaj pli fortajn ol vi;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5