-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
22
|Deuteronomio 7:22|
Kaj la Eternulo, via Dio, forpelos tiujn popolojn de antaux vi iom post iom; vi ne povas ekstermi ilin rapide, por ke ne multigxu kontraux vi la sovagxaj bestoj.
-
23
|Deuteronomio 7:23|
Kaj la Eternulo, via Dio, transdonos ilin al vi, kaj Li tumultigos ilin antaux vi per granda tumulto, gxis ili estos ekstermitaj.
-
24
|Deuteronomio 7:24|
Kaj Li transdonos iliajn regxojn en viajn manojn, kaj vi ekstermos ilian nomon el sub la cxielo; neniu restos stare antaux vi, gxis vi ekstermos ilin.
-
25
|Deuteronomio 7:25|
La figurojn de iliaj dioj forbruligu per fajro; ne deziru preni al vi la argxenton aux oron, kiu estas sur ili, por ke vi ne kaptigxu per tio; cxar tio estas abomenajxo por la Eternulo, via Dio.
-
26
|Deuteronomio 7:26|
Kaj ne enportu abomenajxon en vian domon, por ke vi ne anatemigxu kiel gxi; malestimu kaj abomenu gxin, cxar gxi estas anatemajxo.
-
1
|Deuteronomio 8:1|
CXiujn ordonojn, kiujn mi ordonas al vi hodiaux, observu, por plenumi ilin, por ke vi vivu kaj multigxu, kaj venu kaj ekposedu la landon, pri kiu la Eternulo jxuris al viaj patroj.
-
2
|Deuteronomio 8:2|
Kaj memoru la tutan vojon, laux kiu kondukis vin la Eternulo, via Dio, dum kvardek jaroj tra la dezerto, por humiligi vin, por elprovi vin, por sciigxi, kio estas en via koro, cxu vi obeos Liajn ordonojn aux ne.
-
3
|Deuteronomio 8:3|
Kaj Li humiligis vin kaj malsatigis vin, kaj nutris vin per manao, kiun vi ne konis kaj kiun ne konis viaj patroj, por montri al vi, ke ne per la pano sole vivas homo, sed per cxio, kio eliras el la busxo de la Eternulo, homo povas vivi.
-
4
|Deuteronomio 8:4|
Via vesto ne sentauxgigxis sur vi kaj via piedo ne sxvelis dum cxiuj kvardek jaroj.
-
5
|Deuteronomio 8:5|
Kaj sciu en via koro, ke kiel homo instruas sian filon, tiel la Eternulo, via Dio, instruas vin.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5