-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
6
|Deuteronomio 8:6|
Observu do la ordonojn de la Eternulo, via Dio, irante laux Liaj vojoj kaj timante Lin.
-
7
|Deuteronomio 8:7|
CXar la Eternulo, via Dio, kondukas vin en landon bonan, en landon, en kiu torentoj da akvo, fontoj, kaj lagoj eliras el la valoj kaj el la montoj,
-
8
|Deuteronomio 8:8|
en landon de tritiko kaj hordeo kaj vinberoj kaj figarboj kaj granatarboj, en landon de olivarboj kaj mielo,
-
9
|Deuteronomio 8:9|
en landon, en kiu vi mangxos panon sen neceso de sxparado kaj en kiu nenio al vi mankos, en landon, kies sxtonoj estas fero kaj en kies montoj vi elhakados kupron.
-
10
|Deuteronomio 8:10|
Kaj vi mangxos kaj satigxos, kaj vi benos la Eternulon, vian Dion, pro la bona tero, kiun Li donis al vi.
-
11
|Deuteronomio 8:11|
Gardu vin, ke vi ne forgesu la Eternulon, vian Dion, ne observante Liajn ordonojn kaj instrukciojn kaj legxojn, kiujn mi ordonas al vi hodiaux;
-
12
|Deuteronomio 8:12|
kiam vi mangxos kaj satigxos kaj konstruos bonajn domojn kaj enlogxigxos,
-
13
|Deuteronomio 8:13|
kaj kiam viaj grandaj kaj malgrandaj brutoj multigxos kaj vi havos multe da argxento kaj oro kaj via tuta havo grandigxos,
-
14
|Deuteronomio 8:14|
tiam ne altigxu via koro, kaj ne forgesu la Eternulon, vian Dion, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco;
-
15
|Deuteronomio 8:15|
kaj kiu trakondukis vin tra la granda kaj terura dezerto, kie estis serpentoj, aspidoj kaj skorpioj kaj sekaj lokoj senakvaj; kaj kiu eligis por vi akvon el granita roko;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5