-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
16
|Deuteronomio 8:16|
kaj kiu nutris vin en la dezerto per manao, kiun ne konis viaj patroj, por humiligi vin kaj por elprovi vin, por fari al vi bonon en la tempo estonta.
-
17
|Deuteronomio 8:17|
Ne diru en via koro:Mia forto kaj la potenco de mia mano akiris al mi cxi tiun grandan havon;
-
18
|Deuteronomio 8:18|
sed memoru la Eternulon, vian Dion, cxar Li estas Tiu, kiu donas al vi forton, por akiri grandan havon, por plenumi Sian interligon, pri kiu Li jxuris al viaj patroj, kiel vi vidas nun.
-
19
|Deuteronomio 8:19|
Kaj mi avertas vin hodiaux, ke, se vi forgesos la Eternulon, vian Dion, kaj sekvos aliajn diojn kaj servos al ili kaj klinigxos antaux ili, tiam vi pereos;
-
20
|Deuteronomio 8:20|
simile al la popoloj, kiujn la Eternulo pereigas antaux vi, tiel vi pereos; pro tio, ke vi ne obeos la vocxon de la Eternulo, via Dio.
-
1
|Deuteronomio 9:1|
Auxskultu, ho Izrael! vi transiras nun Jordanon, por iri kaj ekposedi popolojn, kiuj estas pli grandaj kaj pli fortaj ol vi, urbojn grandajn kaj fortikigitajn gxis la cxielo,
-
2
|Deuteronomio 9:2|
popolon grandan kaj altkreskan, la Anakidojn, kiujn vi konas, kaj pri kiuj vi auxdis:Kiu povas kontrauxstari al la filoj de Anak?
-
3
|Deuteronomio 9:3|
Sciu do nun, ke la Eternulo, via Dio, mem iras antaux vi, kiel fajro konsumanta; Li ekstermos ilin kaj Li submetos ilin antaux vi, kaj vi forpelos ilin kaj pereigos ilin rapide, kiel la Eternulo diris al vi.
-
4
|Deuteronomio 9:4|
Ne diru en via koro, kiam la Eternulo, via Dio, forpelos ilin de antaux vi:Pro mia virteco la Eternulo venigis min por ekposedi cxi tiun landon; pro la malvirteco de cxi tiuj popoloj la Eternulo forpelas ilin de antaux vi.
-
5
|Deuteronomio 9:5|
Ne pro via virteco kaj pro la honesteco de via koro vi venas por ekposedi ilian landon; sed pro la malvirteco de cxi tiuj popoloj la Eternulo, via Dio, forpelas ilin de antaux vi, kaj por plenumi tion, kion la Eternulo jxuris al viaj patroj, al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5