-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
26
|Deuteronomio 9:26|
Kaj mi pregxis al la Eternulo, kaj diris:Mia Sinjoro, ho Eternulo, ne pereigu Vian popolon kaj Vian posedajxon, kiun Vi liberigis per Via grandeco kaj kiun Vi elkondukis el Egiptujo per forta mano.
-
27
|Deuteronomio 9:27|
Rememoru Viajn servantojn Abraham, Isaak, kaj Jakob; ne atentu la obstinecon de cxi tiu popolo nek gxian malvirtecon nek gxiajn pekojn;
-
28
|Deuteronomio 9:28|
por ke ne diru la logxantoj de tiu lando, el kiu Vi elkondukis nin:Pro tio, ke la Eternulo ne povis venigi ilin en la landon, pri kiu Li parolis al ili, kaj pro malamo al ili Li elkondukis ilin, por mortigi ilin en la dezerto.
-
29
|Deuteronomio 9:29|
Kaj ili estas ja Via popolo kaj Via posedajxo, kiun Vi elkondukis per Via granda forto kaj per Via etendita brako.
-
1
|Deuteronomio 10:1|
En tiu tempo la Eternulo diris al mi:Skulptu al vi du sxtonajn tabelojn kiel la antauxaj, kaj supreniru al Mi sur la monton, kaj faru al vi lignan keston.
-
2
|Deuteronomio 10:2|
Kaj Mi skribos sur la tabeloj la vortojn, kiuj estis sur la antauxaj tabeloj, kiujn vi disrompis, kaj vi metos ilin en la keston.
-
3
|Deuteronomio 10:3|
Tiam mi faris keston el akacia ligno, kaj mi skulptis du sxtonajn tabelojn kiel la antauxaj, kaj mi iris sur la monton, kaj la du tabeloj estis en miaj manoj.
-
4
|Deuteronomio 10:4|
Kaj Li skribis sur la tabeloj, kiel estis skribite antauxe, la dek ordonojn, kiujn la Eternulo diris al vi sur la monto el meze de la fajro en la tago de kunveno, kaj la Eternulo donis ilin al mi.
-
5
|Deuteronomio 10:5|
Kaj mi turnis min kaj malsupreniris de la monto, kaj metis la tabelojn en la keston, kiun mi faris, kaj ili restis tie, kiel la Eternulo ordonis al mi.
-
6
|Deuteronomio 10:6|
(Kaj la Izraelidoj ekvojiris de Beerot-Bene-Jaakan al Mosera; tie mortis Aaron, kaj tie li estis enterigita; kaj lia filo Eleazar farigxis pastro anstataux li.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Crónicas 8-9