-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
7
|Deuteronomio 10:7|
De tie ili ekvojiris al Gudgod, kaj el Gudgod al Jotbata, en la landon, en kiu trovigxas torentoj da akvoj.
-
8
|Deuteronomio 10:8|
En tiu tempo la Eternulo apartigis la tribon de Levi, por porti la keston de la interligo de la Eternulo, por stari antaux la Eternulo, servi al Li, kaj beni en Lia nomo, gxis la nuna tago.
-
9
|Deuteronomio 10:9|
Tial Levi ne ricevis parton kaj heredan posedajxon kun siaj fratoj:la Eternulo estas lia heredajxo, kiel la Eternulo, via Dio, diris al li.)
-
10
|Deuteronomio 10:10|
Kaj mi staris sur la monto, kiel en la antauxa tempo, dum kvardek tagoj kaj kvardek noktoj; kaj la Eternulo auxskultis min ankaux tiun fojon:la Eternulo ne volis pereigi vin.
-
11
|Deuteronomio 10:11|
Kaj la Eternulo diris al mi:Levigxu, ekvojiru antaux la popolo, por ke ili venu kaj ekposedu la landon, pri kiu Mi jxuris al iliaj patroj, ke Mi donos gxin al ili.
-
12
|Deuteronomio 10:12|
Kaj nun, Izrael, kion la Eternulo, via Dio, postulas de vi? nur ke vi timu la Eternulon, vian Dion, ke vi iru laux cxiuj Liaj vojoj, ke vi amu Lin, kaj ke vi servu al la Eternulo, via Dio, per via tuta koro kaj per via tuta animo;
-
13
|Deuteronomio 10:13|
ke vi observu la ordonojn de la Eternulo kaj Liajn legxojn, kiujn mi transdonas al vi hodiaux, por ke estu bone al vi.
-
14
|Deuteronomio 10:14|
Jen al la Eternulo, via Dio, apartenas la cxielo kaj la cxielo de la cxieloj, la tero, kaj cxio, kio estas sur gxi;
-
15
|Deuteronomio 10:15|
tamen nur pri viaj patroj placxis al la Eternulo ekami ilin, kaj Li elektis vin, ilian idaron post ili, el cxiuj popoloj, kiel vi vidas nun.
-
16
|Deuteronomio 10:16|
Cirkumcidu do la prepucion de via koro, kaj ne estu plu malmolnukaj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Pedro 1-3