-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
21
|Deuteronomio 16:21|
Ne plantu al vi sanktan stangon el ia arbo apud la altaro de la Eternulo, via Dio, kiun vi faros al vi;
-
22
|Deuteronomio 16:22|
kaj ne starigu al vi statuon, kion malamas la Eternulo, via Dio.
-
1
|Deuteronomio 17:1|
Ne oferbucxu al la Eternulo, via Dio, bovon aux sxafon, kiu havas sur si difekton, kian ajn malbonajxon; cxar tio estas abomenajxo por la Eternulo, via Dio.
-
2
|Deuteronomio 17:2|
Se trovigxos inter vi en iu el viaj urboj, kiujn la Eternulo, via Dio, donas al vi, viro aux virino, kiu faras malbonon antaux la Eternulo, via Dio, malobeante Lian interligon;
-
3
|Deuteronomio 17:3|
kaj li iros kaj servos al aliaj dioj, kaj adorklinigxos antaux ili aux antaux la suno aux antaux la luno aux antaux la tuta armeo de la cxielo, kion mi ne ordonis;
-
4
|Deuteronomio 17:4|
kaj estos dirite al vi, kaj vi auxdos kaj bone esploros, kaj montrigxos, ke la afero estas preciza vero, ke tiu abomenajxo estas farita en Izrael:
-
5
|Deuteronomio 17:5|
tiam elkonduku tiun viron aux tiun virinon, kiuj faris tiun malbonan aferon, al via pordego, la viron aux la virinon, kaj jxetu sur ilin sxtonojn, ke ili mortu.
-
6
|Deuteronomio 17:6|
Laux la akuzo de du atestantoj aux tri atestantoj la mortigoto estu ekzekutita; li ne estu mortigita laux la akuzo de unu atestanto.
-
7
|Deuteronomio 17:7|
La mano de la atestantoj estu sur li plej antauxe, por mortigi lin, kaj la mano de la tuta popolo poste; tiel ekstermu la malbonon el inter vi.
-
8
|Deuteronomio 17:8|
Se estos por vi tro malfacila ia jugxa afero inter sango kaj sango, inter proceso kaj proceso, inter frapo kaj frapo, en disputaj aferoj en via urbo:tiam levigxu, kaj iru al la loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Crónicas 10-13