-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
9
|Deuteronomio 17:9|
kaj venu al la pastroj Levidoj, kaj al la jugxisto, kiu estos en tiu tempo, kaj demandu, kaj ili diros al vi la jugxan decidon.
-
10
|Deuteronomio 17:10|
Kaj agu laux la vorto, kiun ili diros al vi de tiu loko, kiun la Eternulo elektos; kaj observu, ke vi faru cxion, kion ili instruos al vi.
-
11
|Deuteronomio 17:11|
Laux la instruo, kiun ili donos al vi, kaj laux la decido, kiun ili diros al vi, agu; de tio, kion ili diros al vi, ne deklinigxu dekstren nek maldekstren.
-
12
|Deuteronomio 17:12|
Kiu agos arogante, kaj ne obeos la pastron, kiu staras tie, por servi al la Eternulo, via Dio, aux la jugxiston, tiu homo devas morti; kaj vi ekstermos la malbonon el Izrael.
-
13
|Deuteronomio 17:13|
Kaj la tuta popolo auxdos kaj ektimos, kaj ili ne plu agos arogante.
-
14
|Deuteronomio 17:14|
Kiam vi venos en la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi, kaj vi ekposedos gxin kaj eklogxos en gxi, kaj diros:Mi starigos super mi regxon, kiel cxiuj popoloj cxirkaux mi:
-
15
|Deuteronomio 17:15|
tiam starigu super vi regxon, kiun elektos la Eternulo, via Dio; el inter viaj fratoj starigu super vi regxon; vi ne povas starigi super vi homon aligentan, kiu ne estas via frato.
-
16
|Deuteronomio 17:16|
Sed li ne multigu al si cxevalojn, kaj li ne revenigu la popolon en Egiptujon, por multigi cxevalojn; la Eternulo diris al vi:Ne iru plu returne laux tiu vojo.
-
17
|Deuteronomio 17:17|
Kaj li ne multigu al si edzinojn, por ke ne deklinigxu lia koro; kaj argxenton kaj oron li ne tro multigu al si.
-
18
|Deuteronomio 17:18|
Sed kiam li sidigxos sur la trono de sia regno, li transskribu al si kopion de cxi tiu instruo en libron laux tio, kio trovigxas cxe la pastroj Levidoj;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Crónicas 10-13