-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
19
|Deuteronomio 18:19|
Kaj se iu homo ne auxskultos Miajn vortojn, kiujn li parolos en Mia nomo, tiun Mi punos.
-
20
|Deuteronomio 18:20|
Sed profeton, kiu arogos diri en Mia nomo ion, kion Mi ne ordonis al li diri, aux kiu parolos en la nomo de aliaj dioj, tiun profeton oni mortigu.
-
21
|Deuteronomio 18:21|
Kaj se vi diros en via koro:Kiel ni ekkonos la vorton, kiun ne diris la Eternulo?
-
22
|Deuteronomio 18:22|
Kion la profeto diros en la nomo de la Eternulo kaj la afero ne farigxos kaj ne plenumigxos-tio estas la vortoj, kiujn la Eternulo ne diris; pro aroganteco diris tion la profeto; ne timu lin.
-
1
|Deuteronomio 19:1|
Kiam la Eternulo, via Dio, ekstermos la popolojn, kies landon la Eternulo, via Dio, donas al vi, kaj vi forpelos ilin kaj eklogxos en iliaj urboj kaj en iliaj domoj:
-
2
|Deuteronomio 19:2|
tiam apartigu el vi tri urbojn en via lando, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedajxon.
-
3
|Deuteronomio 19:3|
Arangxu al vi la vojon, kaj dividu en tri partojn la spacon de via lando, kiun havigos al vi la Eternulo, via Dio; kaj ili estos por tio, ke tien forkuru cxiu mortiginto.
-
4
|Deuteronomio 19:4|
Kaj jen estas la afero pri mortiginto, kiu povas forkuri tien kaj resti vivanta:se iu mortigos sian proksimulon senintence, ne estinte lia malamiko antauxe;
-
5
|Deuteronomio 19:5|
aux se iu iros kun sia proksimulo en arbaron, por haki lignon, kaj eksvingigxos lia mano kun la hakilo, por haki la arbon, kaj la fero desaltos de la tenilo kaj trafos la proksimulon kaj tiu mortos-li forkuru al unu el tiuj urboj, por resti vivanta;
-
6
|Deuteronomio 19:6|
por ke ne postkuru la sangovengxanto la mortiginton, kiam ekflamos lia koro, kaj ne kuratingu lin, se la vojo estos longa, kaj ne mortigu lin; cxar li ne meritas morton, cxar li ne estis lia malamiko antauxe.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Pedro 1-3