-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
6
|Deuteronomio 20:6|
kaj kiu plantis vinbergxardenon kaj ne gxuis gxiajn fruktojn, tiu iru kaj revenu al sia domo, cxar eble li mortos en la batalo kaj alia homo gxuos gxiajn fruktojn;
-
7
|Deuteronomio 20:7|
kaj kiu fiancxigxis kun virino kaj ne prenis sxin, tiu iru kaj revenu al sia domo, cxar eble li mortos en la batalo kaj alia viro sxin prenos.
-
8
|Deuteronomio 20:8|
Kaj plue la kontrolistoj parolu al la popolo, kaj diru:Kiu estas timema kaj senkuragxa, tiu iru kaj revenu al sia domo, por ke li ne senkuragxigu la koron de siaj fratoj, kiel lia koro estas.
-
9
|Deuteronomio 20:9|
Kaj kiam la kontrolistoj finos paroli al la popolo, tiam oni starigu militestrojn super la popolo.
-
10
|Deuteronomio 20:10|
Kiam vi aliros al urbo, por batali kontraux gxi, tiam proponu al gxi pacon.
-
11
|Deuteronomio 20:11|
Kaj se gxi respondos al vi per paco kaj malfermos sin antaux vi, tiam la tuta popolo, kiu trovigxos en gxi, pagu al vi tributon kaj servu vin.
-
12
|Deuteronomio 20:12|
Sed se gxi ne faros pacon kun vi, sed militos kontraux vi, tiam siegxu gxin;
-
13
|Deuteronomio 20:13|
kaj kiam la Eternulo, via Dio, transdonos gxin en vian manon, tiam mortigu cxiujn gxiajn virseksulojn per glavo;
-
14
|Deuteronomio 20:14|
nur la virinojn kaj la infanojn kaj la brutojn, kaj cxion, kio estos en la urbo, la tutan militakirajxon prenu al vi, kaj konsumu la militakirajxon de viaj malamikoj, kiujn la Eternulo, via Dio, transdonis al vi.
-
15
|Deuteronomio 20:15|
Tiel agu kun cxiuj urboj, kiuj estas tre malproksime de vi kaj kiuj ne apartenas al la urboj de tiuj popoloj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Pedro 1-3