-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
16
|Deuteronomio 21:16|
tiam cxe la disdono de sia havo al la filoj li ne povas doni unuaecon al la filo de la amata antaux la filo de la ne amata, la unuenaskito;
-
17
|Deuteronomio 21:17|
sed la unuenaskiton, la filon de la ne amata, li devas estkonfesi, por doni al li duoblan parton el cxio, kio trovigxas cxe li; cxar li estas la unua frukto de lia forto, li havas la rajton de unuenaskiteco.
-
18
|Deuteronomio 21:18|
Se iu havos filon obstinan kaj malobean, kiu ne auxskultas la vocxon de sia patro nek la vocxon de sia patrino, kaj ili punadis lin, sed li ne auxskultas ilin:
-
19
|Deuteronomio 21:19|
tiam lia patro kaj lia patrino prenu lin kaj alkonduku lin al la plejagxuloj de lia urbo kaj al la pordego de lia logxoloko;
-
20
|Deuteronomio 21:20|
kaj ili diru al la plejagxuloj de lia urbo:CXi tiu nia filo estas obstina kaj malobea, li ne auxskultas nian vocxon, li estas mangxegemulo kaj drinkemulo.
-
21
|Deuteronomio 21:21|
Tiam cxiuj homoj de lia urbo prijxetu lin per sxtonoj, ke li mortu; tiel ekstermu la malbonon el inter vi, kaj cxiuj Izraelidoj auxdos kaj ektimos.
-
22
|Deuteronomio 21:22|
Se iu farigxos kulpa pri peko, kiu meritas morton, kaj li estos mortigita kaj vi pendigos lin sur arbo:
-
23
|Deuteronomio 21:23|
tiam lia kadavro ne devas resti dum la nokto sur la arbo, sed vi devas lin enterigi en la sama tago; cxar pendigito estas malbenita antaux Dio; kaj ne makulu vian teron, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedajxon.
-
1
|Deuteronomio 22:1|
Kiam vi vidos, ke bovo de via frato aux lia sxafo erarvagas, ne forturnu vin de ili, sed rekonduku ilin al via frato.
-
2
|Deuteronomio 22:2|
Se via frato ne estas proksime de vi aux se vi lin ne konas, tiam enpelu ilin en vian domon, kaj ili estu cxe vi, gxis via frato ilin sercxos, kaj tiam redonu ilin al li.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Pedro 1-3