-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
17
|Deuteronomio 19:17|
tiam la du homoj, kiuj havas inter si jugxan disputon, starigxu antaux la Eternulo, antaux la pastroj kaj la jugxistoj, kiuj estos en tiu tempo;
-
18
|Deuteronomio 19:18|
kaj la jugxistoj bone esploru; kaj se montrigxos, ke la atestanto estas atestanto malvera, ke li akuzis malvere sian fraton:
-
19
|Deuteronomio 19:19|
tiam agu kun li tiel, kiel li intencis agi kun sia frato; kaj tiel ekstermu la malbonon el inter vi.
-
20
|Deuteronomio 19:20|
Kaj la aliaj auxdos kaj ektimos, kaj ili ne faros plu tian malbonon inter vi.
-
21
|Deuteronomio 19:21|
Kaj via okulo ne indulgu:animon pro animo, okulon pro okulo, denton pro dento, manon pro mano, piedon pro piedo.
-
1
|Deuteronomio 20:1|
Kiam vi iros milite kontraux vian malamikon kaj vi vidos cxevalojn kaj cxarojn kaj pli multe da homoj ol cxe vi, ne timu ilin; cxar kun vi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta.
-
2
|Deuteronomio 20:2|
Kaj kiam vi alproksimigxos al la batalo, tiam elpasxu la pastro kaj parolu al la popolo;
-
3
|Deuteronomio 20:3|
kaj li diru al ili:Auxdu, ho Izrael! vi iras nun en batalon kontraux viajn malamikojn; ne malfortigxu via koro, ne timu, ne konfuzigxu, kaj ne tremu antaux ili;
-
4
|Deuteronomio 20:4|
cxar la Eternulo, via Dio, iras kun vi, por batali pro vi kontraux viaj malamikoj kaj por helpi vin.
-
5
|Deuteronomio 20:5|
Kaj la kontrolistoj parolu al la popolo, dirante:Kiu konstruis novan domon kaj ne inauxguris gxin, tiu iru kaj revenu al sia domo, cxar eble li mortos en la batalo kaj alia homo gxin inauxguros;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Pedro 1-3