-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
7
|Deuteronomio 19:7|
Tial mi ordonas al vi, dirante:Tri urbojn apartigu al vi.
-
8
|Deuteronomio 19:8|
Kaj kiam la Eternulo, via Dio, plilargxigos viajn limojn, kiel Li jxuris al viaj patroj, kaj donos al vi la tutan landon, kiun Li promesis doni al viaj patroj;
-
9
|Deuteronomio 19:9|
se cxiujn cxi tiujn ordonojn, kiujn mi donas al vi hodiaux, vi observos kaj plenumos, amante la Eternulon, vian Dion, kaj irante laux Liaj vojoj en cxiu tempo:tiam aldonu al vi ankoraux tri urbojn krom tiuj tri;
-
10
|Deuteronomio 19:10|
por ke ne estu versxata senkulpa sango meze de via lando, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedajxon, kaj por ke vi ne estu kulpa pri sango.
-
11
|Deuteronomio 19:11|
Sed se iu estos malamiko al sia proksimulo kaj insidos lin kaj levigxos kontraux lin kaj mortigos lin kaj forkuros al unu el tiuj urboj:
-
12
|Deuteronomio 19:12|
tiam la plejagxuloj en lia urbo sendu kaj prenigu lin el tie kaj transdonu lin en la manon de la sangovengxanto, por ke li mortu.
-
13
|Deuteronomio 19:13|
Via okulo ne indulgu lin; forvisxu la sangon de senkulpulo el Izrael, kaj estos al vi bone.
-
14
|Deuteronomio 19:14|
Ne forsxovu la limon de via proksimulo, kiun difinis la antauxuloj en via posedajxo, kiun vi ricevos en la lando, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedajxon.
-
15
|Deuteronomio 19:15|
Ne valoras unu atestanto kontraux homo en cxia kulpo, en cxia krimo, kaj en cxia peko, kiun li pekos:laux la diro de du atestantoj aux laux la diro de tri atestantoj oni povas fari proceson.
-
16
|Deuteronomio 19:16|
Se kontraux iu starigxos atestanto maljusta, akuzante lin pri krimo,
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Crónicas 10-13