-
-
Esperanto
-
-
9
|Eclesiastés 6:9|
Pli bone estas vidi per la okuloj, ol imagi en la animo; ankaux cxi tio estas vantajxo kaj ventajxo.
-
10
|Eclesiastés 6:10|
Kio ajn ekzistas, tio de longe havas nomon; kaj estas sciate, kia estas la homo, kaj ke li ne povas jugxe batali kun Tiu, kiu estas pli forta ol li.
-
11
|Eclesiastés 6:11|
CXar ekzistas multe da aferoj, kiuj plimultigas la vantajxon; kian do superecon havas la homo?
-
12
|Eclesiastés 6:12|
CXar kiu scias, kio estas bona por la homo dum la tagoj de lia vanta vivo, kiun li pasigas kiel ombro? kaj kiu diros al la homo, kio estos post li sub la suno?
-
1
|Eclesiastés 7:1|
Pli bona estas bona nomo, ol bona oleo; kaj la tago de la morto estas pli bona, ol la tago de la naskigxo.
-
2
|Eclesiastés 7:2|
Pli bone estas iri en domon de funebro, ol iri en domon de festenado; cxar morto estas la fino de cxiu homo, kaj la vivanto notos cxi tion en sia koro.
-
3
|Eclesiastés 7:3|
Pli bona estas plendo, ol rido; cxar cxe malgxojo de la vizagxo plibonigxas la koro.
-
4
|Eclesiastés 7:4|
La koro de sagxuloj estas en domo de funebro, kaj la koro de malsagxuloj en domo de gxojo.
-
5
|Eclesiastés 7:5|
Pli bone estas auxskulti riprocxon de sagxulo, ol auxskulti kanton de malsagxuloj.
-
6
|Eclesiastés 7:6|
CXar simila al la kraketado de dornoj sub poto estas la ridado de la malsagxuloj; kaj vantajxo gxi estas.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13