-
-
Esperanto
-
-
19
|Eclesiastés 5:19|
Kaj se al iu homo Dio donis ricxecon kaj havon, kaj donis al li la povon konsumi ilin kaj preni sian parton kaj gxui plezuron de siaj laboroj, cxi tio estas dono de Dio.
-
20
|Eclesiastés 5:20|
CXar ne longe li memoros la tagojn de sia vivo; Dio donas al li gxojon de lia koro.
-
1
|Eclesiastés 6:1|
Ekzistas malbono, kiun mi vidis sub la suno, kaj granda gxi estas por la homo:
-
2
|Eclesiastés 6:2|
se al iu homo Dio donas ricxecon kaj havon kaj honoron, kaj al lia animo mankas nenio, kion ajn li dezirus, sed Dio ne donas al li la povon konsumi gxin, nur fremda homo gxin konsumas-cxi tio estas vantajxo kaj malfacila doloro.
-
3
|Eclesiastés 6:3|
Se iu homo naskigus cent infanojn kaj vivus multajn jarojn kaj atingus profundan agxon, sed lia animo ne gxuus sate la havon, kaj ecx bonan enterigon li ne havus-tiam mi dirus:Pli felicxa ol li estas abortito.
-
4
|Eclesiastés 6:4|
CXar cxi tiu vante venis kaj en mallumon foriris, kaj en mallumo kasxigxos lia nomo.
-
5
|Eclesiastés 6:5|
Ecx la sunon li ne vidis kaj ne konis-al li estas pli trankvile ol al tiu.
-
6
|Eclesiastés 6:6|
Kaj se tiu homo vivus du mil jarojn kaj la bonon ne gxuus, cxu ne al unu loko cxiuj iros?
-
7
|Eclesiastés 6:7|
CXiuj laboroj de homo estas por lia busxo, kaj tamen lia animo ne estas satigebla.
-
8
|Eclesiastés 6:8|
Kaj kian superecon havas la sagxulo antaux malsagxulo, la inteligenta malricxulo antaux aliaj vivaj estajxoj?
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13