-
-
Esperanto
-
-
15
|Eclesiastés 4:15|
Mi vidis, ke cxiu vivanto iras sub la suno kun la junulo:gxi estas la alia, kiu okupos lian lokon.
-
16
|Eclesiastés 4:16|
Senfina estas la popolo, antaux kiu li estis, kaj tamen la posteuloj ne gxojos pri li; ankaux cxi tio estas vantajxo kaj ventajxo.
-
1
|Eclesiastés 5:1|
Gardu vian piedon, kiam vi iros en la domon de Dio, kaj estu preta pli por auxskultado, ol por oferdonado de malsagxuloj; cxar ili ne scias, ke ili agas malbone.
-
2
|Eclesiastés 5:2|
Ne rapidu kun via busxo, kaj via koro ne rapidu elparoli vorton antaux Dio, cxar Dio estas en la cxielo, kaj vi estas sur la tero; tial malmultaj estu viaj vortoj.
-
3
|Eclesiastés 5:3|
CXar songxo prezentigxas per multe da agado, kaj parolo de malsagxulo konsistas el multe da vortoj.
-
4
|Eclesiastés 5:4|
Kiam vi faros promeson al Dio, ne prokrastu gxin plenumi; cxar malagrablaj al Li estas malsagxuloj:kion vi promesis, tion plenumu.
-
5
|Eclesiastés 5:5|
Pli bone estas, ke vi ne faru promeson, ol fari promeson kaj ne plenumi.
-
6
|Eclesiastés 5:6|
Ne permesu al via busxo pekigi vian korpon, kaj ne diru al la sendito de Dio, ke gxi estas eraro; kial fari, ke Dio koleru pro via parolo, kaj ke Li detruu la faron de viaj manoj?
-
7
|Eclesiastés 5:7|
CXe multo da songxoj kaj vantajxoj estas ankaux multe da vortoj; sed vi timu Dion.
-
8
|Eclesiastés 5:8|
Se premadon de malricxulo kaj rompadon de justeco kaj honesteco vi vidas en lando, ne miru; cxar pli alta kontrolas pli altan, kaj plej altaj ilin kontrolas.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13