-
-
Esperanto
-
-
17
|Eclesiastés 3:17|
Mi diris en mia koro:Piulon kaj malpiulon jugxos Dio; cxar estas tempo por cxiu afero, kaj por cxio, kio farigxas tie.
-
18
|Eclesiastés 3:18|
Mi diris en mia koro:CXi tio estas pri la homidoj, ke Dio ilin elprovu, kaj ke ili vidu, ke ili estas bruto per si mem.
-
19
|Eclesiastés 3:19|
CXar la sorto de homidoj kaj la sorto de bruto estas sorto egala:kiel cxi tiuj mortas, tiel mortas ankaux tiuj, kaj sama spirito estas en cxiuj; kaj supereco de homo kontraux bruto ne ekzistas, cxar cxio estas vantajxo.
-
20
|Eclesiastés 3:20|
CXiuj iras al unu loko:cxiuj farigxis el polvo, kaj cxiuj refarigxos polvo.
-
21
|Eclesiastés 3:21|
Kiu scias, cxu la spirito de homidoj levigxas supren, kaj cxu la spirito de bruto mallevigxas malsupren en la teron?
-
22
|Eclesiastés 3:22|
Kaj mi ekvidis, ke ekzistas nenio pli bona, ol ke homo gxuu plezuron de siaj faroj, cxar tia estas lia sorto; cxar kiu alkondukos lin, por vidi, kio estas post li?
-
1
|Eclesiastés 4:1|
Kaj mi returnigxis, kaj mi vidis cxiujn premojn, kiuj estas farataj sub la suno:kaj jen estas larmoj de prematoj, kaj ne ekzistas por ili konsolanto; kaj perforteco de la mano de iliaj premantoj, kaj ne ekzistas por ili konsolanto.
-
2
|Eclesiastés 4:2|
Kaj mi trovis, ke la mortintoj, kiuj jam antaux longe mortis, estas pli felicxaj ol la vivantoj, kiuj vivas gxis nun;
-
3
|Eclesiastés 4:3|
kaj pli felicxa ol ili ambaux estas tiu, kiu gxis nun ne ekzistis, kiu ne vidis la malbonajn farojn, kiuj estas farataj sub la suno.
-
4
|Eclesiastés 4:4|
Mi vidis ankaux, ke cxia laboro kaj cxia lerteco en la faroj estas nur konkurado de unu kontraux alia; kaj ankaux cxi tio estas vantajxo kaj ventajxo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 5-7