-
-
Esperanto
-
-
5
|Eclesiastés 4:5|
Malsagxulo kunmetas siajn manojn, kaj formangxas sian korpon.
-
6
|Eclesiastés 4:6|
Pli bona estas plenmano da trankvilanimeco, ol ambauxmano da penado kaj ventajxo.
-
7
|Eclesiastés 4:7|
Kaj denove mi turnigxis, kaj vidis vantajxon sub la suno:
-
8
|Eclesiastés 4:8|
jen estas solulo, kaj neniun alian li havas; nek filon nek fraton li havas; kaj tamen ne havas finon lia laborado, kaj lia okulo ne povas satigxi de ricxeco; por kiu do mi laboras kaj senigas mian animon de gxuado? CXi tio ankaux estas vantajxo kaj malbona afero.
-
9
|Eclesiastés 4:9|
Pli bone estas al du ol al unu, cxar ili havas bonan rekompencon por sia laborado.
-
10
|Eclesiastés 4:10|
CXar se ili falos, unu levos la alian; sed ve al solulo, se li falos, kaj se ne estas alia, kiu lin levus.
-
11
|Eclesiastés 4:11|
Ankaux se du kusxigxas, estas al ili varme; sed unu-kiel li varmigxos?
-
12
|Eclesiastés 4:12|
Kaj se iu montros sin pli forta kontraux unu, tiam ambaux kontrauxstaros lin; ecx fadeno triopigita ne baldaux dissxirigxos.
-
13
|Eclesiastés 4:13|
Pli bona estas knabo malricxa sed sagxa, ol regxo maljuna sed malsagxa, kiu jam ne povas akiri scion.
-
14
|Eclesiastés 4:14|
Iu el malliberejo eliris, kaj farigxis regxo; alia por regxeco naskigxis, kaj tamen estas malricxa.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 4-5