-
-
Esperanto
-
-
7
|Eclesiastés 3:7|
estas tempo por dissxiri, kaj tempo por kunkudri; estas tempo por silenti, kaj tempo por paroli;
-
8
|Eclesiastés 3:8|
estas tempo por ami, kaj tempo por malami; estas tempo por milito, kaj tempo por paco.
-
9
|Eclesiastés 3:9|
Kian profiton havas faranto de tio, kion li laboras?
-
10
|Eclesiastés 3:10|
Mi vidis la penemecon, kiun Dio donis al la homidoj, por ke ili turmentigxu per gxi.
-
11
|Eclesiastés 3:11|
CXion Li kreis bela gxiatempe; kaj scion pri la mondo Li enmetis en ilian koron, sed tiel, ke homo ne povas kompreni la farojn, kiujn faris Dio de la komenco gxis la fino.
-
12
|Eclesiastés 3:12|
Mi scias, ke ekzistas nenia bono por ili, krom gxoji kaj fari bonon en sia vivo.
-
13
|Eclesiastés 3:13|
Kaj se homo mangxas kaj trinkas kaj gxuas bonon de sia tuta laborado, tio estas dono de Dio.
-
14
|Eclesiastés 3:14|
Mi scias, ke cxio, kion faras Dio, restas eterne; al gxi oni nenion povas aldoni, kaj de gxi oni nenion povas depreni; kaj Dio tion faris, ke oni Lin timu.
-
15
|Eclesiastés 3:15|
Kio farigxis, tio ekzistas de longe; kaj kio estas farigxonta, tio antaux longe jam estis, kaj Dio revokas pasintajxon.
-
16
|Eclesiastés 3:16|
Ankoraux mi vidis sub la suno:en la loko de jugxo, ke tie estas maljusteco; en la loko de vero, ke tie estas malico.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5