-
-
Esperanto
-
-
23
|Eclesiastés 2:23|
CXar cxiuj liaj tagoj estas suferoj, kaj liaj okupoj estas maltrankvileco; ecx en la nokto ne trankviligxas lia koro; ankaux cxi tio estas vantajxo.
-
24
|Eclesiastés 2:24|
Ne ekzistas alia bono por la homo, krom mangxi kaj trinki kaj igi sian animon gxui plezuron de lia laborado; ankaux pri cxi tio mi vidis, ke gxi estas de la mano de Dio.
-
25
|Eclesiastés 2:25|
CXar kiu povas mangxi, kaj kiu povas gxui, sen Li?
-
26
|Eclesiastés 2:26|
CXar al homo, kiu agas bone antaux Li, Li donas sagxon kaj scion kaj gxojon, kaj al la pekulo Li donas la zorgemecon amasigi kaj kolekti, por poste transdoni al tiu, kiu agas bone antaux Dio; kaj cxi tio estas vantajxo kaj ventajxo.
-
1
|Eclesiastés 3:1|
Por cxio estas sezono, kaj tempo difinita estas por cxiu afero sub la suno;
-
2
|Eclesiastés 3:2|
estas tempo por naskigxi, kaj tempo por morti; estas tempo por planti, kaj tempo por elsxiri la plantitajxon;
-
3
|Eclesiastés 3:3|
estas tempo por mortigi, kaj tempo por kuraci; estas tempo por detrui, kaj tempo por konstrui;
-
4
|Eclesiastés 3:4|
estas tempo por plori, kaj tempo por ridi; estas tempo por gxemi, kaj tempo por danci;
-
5
|Eclesiastés 3:5|
estas tempo por disjxeti sxtonojn, kaj tempo por kolekti sxtonojn; estas tempo por cxirkauxbraki, kaj tempo por foriri de cxirkauxbrakado;
-
6
|Eclesiastés 3:6|
estas tempo por sercxi, kaj tempo por perdi; estas tempo por konservi, kaj tempo por forjxeti;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 5-7