-
-
Esperanto
-
-
1
|Gálatas 1:1|
Pauxlo, apostolo (ne de homoj, nek per homo, sed per Jesuo Kristo, kaj Dio, la Patro, kiu levis lin el la mortintoj),
-
2
|Gálatas 1:2|
kaj cxiuj fratoj, kiuj estas kun mi, al la eklezioj de Galatujo:
-
3
|Gálatas 1:3|
Graco al vi kaj paco de Dio, la Patro, kaj de nia Sinjoro Jesuo Kristo,
-
4
|Gálatas 1:4|
kiu sin donis pro niaj pekoj, por liberigi nin el la nuna malbona mondo, laux la volo de nia Dio kaj Patro;
-
5
|Gálatas 1:5|
al kiu estu la gloro por cxiam kaj eterne. Amen.
-
6
|Gálatas 1:6|
Mi miras, ke tiel rapide vi forigxas for de Tiu, kiu vokis vin en la gracon de Kristo, al malsama evangelio;
-
7
|Gálatas 1:7|
kiu ja ne estas alia, sed trovigxas iuj, kiuj vin maltrankviligas kaj deziras renversi la evangelion de Kristo.
-
8
|Gálatas 1:8|
Tamen se ecx ni, aux angxelo el la cxielo, al vi instruus ian evangelion krom tiu, kiun ni jam al vi instruis, tiu estu anatemita.
-
9
|Gálatas 1:9|
Kiel ni antauxe diris, tiel nun mi denove diras:Se iu al vi instruas ian evangelion krom tiu, kiun vi ricevis, tiu estu anatemita.
-
10
|Gálatas 1:10|
CXar cxu mi nun influas homojn, aux Dion? aux cxu mi celas placxi al homoj? se mi ankoraux nun placxus al homoj, mi ne estus servisto de Kristo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Éxodo 5-8