-
-
Esperanto
-
-
16
|Gálatas 3:16|
Sed al Abraham kaj al lia semo la promesoj estis parolitaj. Li ne diras:Kaj al semoj, kvazaux pri multaj; sed kvazaux unu:Kaj al via semo, kiu estas Kristo.
-
17
|Gálatas 3:17|
Sed jen kion mi diras:Interligon, antauxe konfirmitan de Dio, la legxo, kiu venis kvarcent tridek jarojn poste, ne nuligas, tiel ke gxi malefektivigus la promeson.
-
18
|Gálatas 3:18|
CXar se la heredajxo estas de la legxo, gxi jam ne estas de promeso; sed Dio gxin donis al Abraham per promeso.
-
19
|Gálatas 3:19|
Kio do estas la legxo? GXi estis aldonita kauxze de eraroj, gxis venos la idaro, al kiu la promeso estas donita; ordigite per angxeloj en la mano de interulo.
-
20
|Gálatas 3:20|
Interulo ne estas de unu, sed Dio estas unu.
-
21
|Gálatas 3:21|
CXu do la legxo kontrauxstaras al la promesoj de Dio? Nepre ne! cxar se estus donita legxo, kiu povus vivigi, efektive justeco estus per la legxo.
-
22
|Gálatas 3:22|
Tamen la Skribo kune ensxlosis cxion sub peko, por ke la promeso per fido al Kristo Jesuo estu donata al cxiuj, kiuj fidas.
-
23
|Gálatas 3:23|
Sed antaux ol fido venis, ni estis gardataj sub la legxo, ensxlositaj por la fido malkasxota.
-
24
|Gálatas 3:24|
Tial la legxo farigxis nia pedagogo, kondukanta al Kristo, por ke ni pravigxu per fido.
-
25
|Gálatas 3:25|
Sed nun, post kiam la fido alvenis, ni jam ne estas sub pedagogo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5