-
-
Esperanto
-
-
17
|Gálatas 2:17|
Sed se, dezirante pravigxi en Kristo, ni mem montrigxis pekuloj, cxu Kristo estas servanto de peko? Nepre ne!
-
18
|Gálatas 2:18|
CXar se mi rekonstruas tion, kion mi detruis, mi montras min pekulo.
-
19
|Gálatas 2:19|
CXar per la legxo mi al la legxo mortis, por ke mi al Dio vivu.
-
20
|Gálatas 2:20|
Kun Kristo mi krucumigxis, tamen mi vivas; jam ne mi mem, sed Kristo vivas en mi; kaj tiun vivon, kiun mi vivas en karno, mi vivas en fido al la Filo de Dio, kiu min amis kaj sin donis pro mi.
-
21
|Gálatas 2:21|
Mi ne vanigas la gracon de Dio; cxar se per la legxo venas justeco, Kristo ja vane mortis.
-
1
|Gálatas 3:1|
Ho malsagxaj Galatoj, kiu vin ensorcxis? vin, antaux kies okuloj Kristo Jesuo estis publike prezentita krucumita.
-
2
|Gálatas 3:2|
Nur la jenon mi deziras sciigxi de vi:CXu per faroj de la legxo vi ricevis la Spiriton, aux per la auxdado de fido?
-
3
|Gálatas 3:3|
CXu vi tiel malsagxaj estas? komencinte en Spirito, cxu vi en karno nun perfektigxas?
-
4
|Gálatas 3:4|
CXu vi vane tiom suferis? se ja tio estas vana.
-
5
|Gálatas 3:5|
CXu do Tiu, kiu donas al vi la Spiriton kaj faras cxe vi miraklojn, tion faras per faroj de la legxo, aux per la auxdado de fido?
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5