-
-
Esperanto
-
-
7
|Gálatas 2:7|
sed kontrauxe, kiam ili vidis, ke je la evangelio de la necirkumcido mi estas komisiita tiel same, kiel Petro je la evangelio de la cirkumcido
-
8
|Gálatas 2:8|
(cxar Tiu, kiu forte energiis en Petro por la apostoleco de la cirkumcido, ankaux energiis en mi por la nacianoj),
-
9
|Gálatas 2:9|
Jakobo kaj Kefas kaj Johano, kiuj sxajne estis kolonoj, rimarkinte la gracon donitan al mi, donis al mi kaj al Barnabas la dekstrajn manojn de kunuleco, por ke ni iru al la nacianoj, kaj ili al la cirkumcidularo;
-
10
|Gálatas 2:10|
kondicxe nur, ke ni memoru la malricxulojn, kion ja mi klopodis jam fari.
-
11
|Gálatas 2:11|
Sed kiam venis Kefas al Antiohxia, mi lin rezistis vizagxon kontraux vizagxo, cxar li estis mallauxdinda.
-
12
|Gálatas 2:12|
CXar antaux ol iuj alvenis de Jakobo, li kunmangxis kun la nacianoj; sed kiam ili alvenis, li sin fortiris kaj apartigis, timante tiujn, kiuj estis el la cirkumcido.
-
13
|Gálatas 2:13|
Kaj la aliaj Judoj kune hipokritis, tiel ke ecx Barnabas mem fortirigxis per ilia hipokriteco.
-
14
|Gálatas 2:14|
Kaj kiam mi vidis, ke ili ne prave kondutas laux la vero de la evangelio, mi diris al Kefas antaux cxiuj:Se vi, estante Judo, naciane vivas, kaj ne kiel Judoj, kial vi devigas la nacianojn agi laux Judismo?
-
15
|Gálatas 2:15|
Ni, nature Judoj, kaj ne pekuloj el la nacianoj,
-
16
|Gálatas 2:16|
sciante, ke pravigxas homo ne per faroj de la legxo, sed nur per fido al Jesuo Kristo, ni mem en Kristo Jesuo kredis, por ke ni pravigxu per fido al Kristo, kaj ne per faroj de la legxo; tial, ke per faroj de la legxo neniu karno pravigxos.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5