-
-
Esperanto
-
-
17
|Gálatas 4:17|
Ili fervore sercxas vin, ne bone; ili ecx volas elsxlosi vin, por ke vi sercxu ilin.
-
18
|Gálatas 4:18|
Sed estas bone esti fervore sercxata cxiam en bona afero, kaj ne nur tiam, kiam mi estas cxe vi.
-
19
|Gálatas 4:19|
Miaj infanetoj, pro kiuj mi denove suferas naskodoloron, gxis Kristo formigxos en vi,
-
20
|Gálatas 4:20|
mi tute deziris esti cxe vi nun, kaj sxangxi mian vocxon; cxar vere mi dubas pri vi.
-
21
|Gálatas 4:21|
Diru al mi, vi, kiuj volas esti sub la legxo, cxu vi ne auxskultas la legxon?
-
22
|Gálatas 4:22|
CXar estas skribite, ke Abraham havis du filojn, unu el la sklavino kaj unu el la liberulino.
-
23
|Gálatas 4:23|
Tamen tiu el la sklavino naskigxis laux la karno, sed cxi tiu el la liberulino naskigxis per promeso.
-
24
|Gálatas 4:24|
CXi tio enhavas alegorion; cxar la du virinoj estas du interligoj, unu el la monto Sinaj, por sklaveco naskante, kiu estas Hagar.
-
25
|Gálatas 4:25|
CXar tiu Hagar estas la monto Sinaj en Arabujo, kaj prezentas la nunan Jerusalemon, cxar sxi estas sklavigita kune kun siaj infanoj.
-
26
|Gálatas 4:26|
Sed la supera Jerusalem estas libera, kiu estas patrino nia.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5