-
-
Esperanto
-
-
16
|Gálatas 5:16|
Sed mi diras:Iradu laux la Spirito, kaj la deziregon de la karno vi ne plenumos.
-
17
|Gálatas 5:17|
CXar la karno deziregas kontraux la Spirito, kaj la Spirito kontraux la karno; cxar cxi cxiuj interbatalas reciproke, por ke vi ne faru tion, kion vi volas.
-
18
|Gálatas 5:18|
Sed se vi estas kondukataj de la Sinjoro, vi jam ne estas sub la legxo.
-
19
|Gálatas 5:19|
Evidentaj estas la faroj de la karno, kiuj estas malcxasteco, malpureco, voluptemo,
-
20
|Gálatas 5:20|
idolkulto, sorcxado, malamikeco, malpaco, jxaluzoj, koleregoj, partiemeco, skismoj, herezoj,
-
21
|Gálatas 5:21|
envioj, ebrieco, dibocxado, kaj aliaj similaj; pri kiuj mi avertas vin, kiel mi jam antauxe admonis vin, ke tiuj, kiuj tion faradas, ne heredos la regnon de Dio.
-
22
|Gálatas 5:22|
Sed la frukto de la Spirito estas amo, gxojo, paco, pacienco, komplezo, bonkoreco, fideleco,
-
23
|Gálatas 5:23|
mildeco, sinregado; kontraux tiaj ne ekzistas legxo.
-
24
|Gálatas 5:24|
Kaj tiuj, kiuj apartenas al Kristo Jesuo, jam krucumis la karnon kun gxiaj pasioj kaj voluptoj.
-
25
|Gálatas 5:25|
Se ni vivas per la Spirito, en la Spirito ni ankaux iradu.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5