-
-
Esperanto
-
-
6
|Gálatas 5:6|
CXar en Kristo Jesuo nek cirkumcido nek necirkumcido valoras ion, sed nur fido, energianta per amo.
-
7
|Gálatas 5:7|
Vi bone kuradis; kiu vin malhelpis, ke vi ne obeu la veron?
-
8
|Gálatas 5:8|
CXi tiu influo ne venas de tiu, kiu vin vokas.
-
9
|Gálatas 5:9|
Malmulto da fermentajxo fermentigas la tutan mason.
-
10
|Gálatas 5:10|
Mi fidas pri vi en la Sinjoro, ke vi ne alie sentados; sed tiu, kiu malkvietigas vin, elportos sian propran jugxon, kiu ajn li estas.
-
11
|Gálatas 5:11|
Sed mi, fratoj, se mi ankoraux predikas cirkumcidon, kial mi estas ankoraux persekutata? tiuokaze la falpusxilo de la kruco estas formovita.
-
12
|Gálatas 5:12|
Mi volus, ke tiuj, kiuj vin maltrankviligas, sin fortrancxu.
-
13
|Gálatas 5:13|
CXar vi, fratoj, estas vokitaj al libereco; tamen ne uzu vian liberecon kiel pretekston por la karno, sed per amo servu unu la alian.
-
14
|Gálatas 5:14|
CXar la tuta legxo estas plenumata en unu diro, jene:Amu vian proksimulon kiel vin mem.
-
15
|Gálatas 5:15|
Sed se vi mordas kaj mangxegas unu la alian, gardu vin, ke vi ne estu detruitaj unu de la alia.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Job 22-24