-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Jeremías 12:11|
Ili faris gxin dezerto, kaj gxia dezerteco plendas antaux Mi; la tuta lando estas dezertigita, kaj neniu zorgas pri tio.
-
12
|Jeremías 12:12|
Sur cxiujn altajxojn en la dezerto venis ruinigantoj, cxar la glavo de la Eternulo ekstermas cxion de unu rando de la lando gxis la alia; neniu karno estas indulgata.
-
13
|Jeremías 12:13|
Ili semis tritikon, sed rikoltis dornojn; ili elspezis, sed ne profitis; viaj enspezoj estos hontindaj, pro la flama kolero de la Eternulo.
-
14
|Jeremías 12:14|
Tiele diras la Eternulo pri cxiuj malbonaj najbaroj, kiuj tusxis la posedajxon, kiun Mi heredigis al Mia popolo Izrael:Jen Mi elsxiros ilin el ilia lando, kaj la domon de Jehuda Mi eltiros el inter ili.
-
15
|Jeremías 12:15|
Kaj kiam Mi estos elsxirinta ilin, Mi denove kompatos ilin kaj revenigos cxiun al lia heredajxo kaj cxiun en lian landon.
-
16
|Jeremías 12:16|
Kaj se ili lernos la agmanieron de Mia popolo, por jxuri per Mia nomo:Kiel vivas la Eternulo, simile al tio, kiel ili lernigis al Mia popolo jxuri per Baal, tiam ili estos konstrue arangxitaj inter Mia popolo.
-
17
|Jeremías 12:17|
Sed se ili ne auxskultos, tiam Mi tute elsxiros tiun popolon kaj ekstermos gxin, diras la Eternulo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5