-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Jeremías 16:11|
tiam diru al ili:Pro tio, ke viaj patroj forlasis Min, diras la Eternulo, kaj sekvis aliajn diojn kaj servis kaj adorklinigxis al ili, dum Min ili forlasis kaj Mian instruon ne obeis;
-
12
|Jeremías 16:12|
kaj vi agas ankoraux pli malbone ol viaj patroj, kaj cxiu el vi sekvas la obstinecon de sia malbona koro, ne auxskultante Min;
-
13
|Jeremías 16:13|
tial Mi eljxetos vin el cxi tiu lando en landon, kiun ne konis vi nek viaj patroj, kaj vi servos tie al aliaj dioj tage kaj nokte, cxar Mi ne donos al vi indulgon.
-
14
|Jeremías 16:14|
Pro tio jen venos tempo, diras la Eternulo, kiam oni ne plu diros:Vivas la Eternulo, kiu elkondukis la Izraelidojn el la lando Egipta;
-
15
|Jeremías 16:15|
sed:Vivas la Eternulo, kiu elkondukis la Izraelidojn el la lando norda, kaj el cxiuj landoj, kien Li dispelis ilin; cxar Mi revenigos ilin en ilian landon, kiun Mi donis al iliaj patroj.
-
16
|Jeremías 16:16|
Jen Mi sendos multe da fisxkaptistoj, diras la Eternulo, por kapti ilin; poste Mi sendos multe da cxasistoj, por cxasi ilin de cxiu monto, de cxiu monteto, kaj el la fendoj de la rokoj.
-
17
|Jeremías 16:17|
CXar Miaj okuloj vidas cxiujn iliajn vojojn; ili ne estas kovritaj antaux Mi, kaj iliaj malbonagoj ne estas kasxitaj antaux Miaj okuloj.
-
18
|Jeremías 16:18|
Antaux cxio Mi duoble pagos pro iliaj malbonagoj kaj iliaj pekoj, pro tio, ke ili malpurigis Mian landon:per la kadavroj de siaj idoloj kaj per siaj abomenindajxoj ili plenigis Mian heredajxon.
-
19
|Jeremías 16:19|
Ho Eternulo, mia forto kaj mia fortikeco kaj mia rifugxo en tempo de malfelicxo! al Vi venos nacioj de la randoj de la tero, kaj diros:Nur malverajn diojn heredis niaj patroj; ili estas vantajxo, ili tauxgas por nenio.
-
20
|Jeremías 16:20|
CXu povas homo fari al si diojn? ili ne estas ja dioj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5