-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Jeremías 19:1|
Tiele diris la Eternulo:Iru kaj acxetu argilan krucxon de potisto, kaj, preninte kelkajn el la plejagxuloj de la popolo kaj el la plejagxuloj de la pastroj,
-
2
|Jeremías 19:2|
iru en la valon de la filo de Hinom, kiu estas antaux la Pordego de Argilajxoj, kaj proklamu tie la vortojn, kiujn Mi diros al vi.
-
3
|Jeremías 19:3|
Kaj diru:Auxskultu la vorton de la Eternulo, ho regxoj de Judujo kaj logxantoj de Jerusalem! tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Jen Mi venigos sur cxi tiun lokon tian malfelicxon, ke al cxiu, kiu auxdos pri gxi, eksonoros liaj oreloj.
-
4
|Jeremías 19:4|
Pro tio, ke ili forlasis Min, kaj malpurigis cxi tiun lokon, kaj incensis sur gxi al aliaj dioj, kiujn ne konis ili nek iliaj patroj nek la regxoj de Judujo, kaj plenigis cxi tiun lokon per sango de senkulpuloj;
-
5
|Jeremías 19:5|
kaj konstruis altajxojn al Baal, por forbruligi siajn filojn kiel bruloferojn al Baal, kion Mi ne ordonis kaj ne diris, kaj kio ecx ne venis en Mian kapon:
-
6
|Jeremías 19:6|
pro tio jen venos tempo, diras la Eternulo, kiam oni jam nomos cxi tiun lokon ne Tofet kaj valo de la filo de Hinom, sed valo de mortigado.
-
7
|Jeremías 19:7|
Kaj Mi detruos sur cxi tiu loko la planon de Judujo kaj Jerusalem; kaj Mi faligos ilin de glavo antaux iliaj malamikoj, kaj de la mano de tiuj, kiuj sercxas ilian animon, kaj Mi donos iliajn kadavrojn kiel mangxajxon al la birdoj de la cxielo kaj al la bestoj de la tero.
-
8
|Jeremías 19:8|
Kaj Mi faros cxi tiun urbon dezerto kaj mokatajxo; cxiu, kiu preterpasos gxin, miros kaj mokos cxiujn gxiajn frapojn.
-
9
|Jeremías 19:9|
Kaj Mi mangxigos al ili la karnon de iliaj filoj kaj la karnon de iliaj filinoj, kaj cxiu mangxos la karnon de sia proksimulo, dum la siegxo, kaj en la premado, per kiu premos ilin iliaj malamikoj kaj la sercxantoj de iliaj animoj.
-
10
|Jeremías 19:10|
Kaj disrompu la krucxon antaux la okuloj de tiuj viroj, kiuj venis kun vi;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5