-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Jeremías 1:11|
Kaj aperis al mi la vorto de la Eternulo, dirante:Kion vi vidas, Jeremia? Kaj mi diris:Mi vidas bastonon maldormantan.
-
12
|Jeremías 1:12|
Kaj la Eternulo diris al mi:Vi vidis bone; cxar Mi maldormos pri Mia vorto, por plenumi gxin.
-
13
|Jeremías 1:13|
Kaj duafoje aperis al mi la vorto de la Eternulo, dirante:Kion vi vidas? Kaj mi diris:Mi vidas flame bolantan poton, kaj gxi rigardas de norde.
-
14
|Jeremías 1:14|
Kaj la Eternulo diris al mi:De norde venos la malfelicxo sur cxiujn logxantojn de la lando.
-
15
|Jeremías 1:15|
CXar jen Mi alvokos cxiujn gentojn de la nordaj regnoj, diras la Eternulo, kaj ili venos kaj starigos cxiu sian tronon antaux la pordegoj de Jerusalem kaj cxirkaux gxiaj muregoj kaj antaux cxiuj urboj de Judujo.
-
16
|Jeremías 1:16|
Kaj Mi eldiros Mian verdikton pri ili pro cxiuj iliaj malbonagoj, pro tio, ke ili forlasis Min kaj incensis al aliaj dioj kaj adorklinigxis antaux la faritajxo de siaj manoj.
-
17
|Jeremías 1:17|
Kaj vi zonu viajn lumbojn, levigxu, kaj diru al ili cxion, kion Mi ordonas al vi; ne tremu antaux ili, por ke Mi ne tremigu vin antaux ili.
-
18
|Jeremías 1:18|
Jen Mi faras vin hodiaux fortikigita urbo, fera kolono, kaj kupraj muroj en la tuta lando, kontraux la regxoj de Judujo, kontraux gxiaj princoj, kontraux gxiaj pastroj, kaj kontraux la popolo de la lando.
-
19
|Jeremías 1:19|
Ili batalos kontraux vi, sed ne venkos vin; cxar Mi estas kun vi, diras la Eternulo, por savi vin.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5