-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
21
|Jeremías 22:21|
Mi parolis al vi, kiam vi estis ankoraux en bona stato, sed vi diris:Mi ne volas auxskulti. Tia estis via konduto detempe de via juneco, ke vi ne auxskultis Mian vocxon.
-
22
|Jeremías 22:22|
CXiujn viajn pasxtistojn forblovos la vento, kaj viaj amantoj iros en kaptitecon; tiam vin kovros honto kaj malhonoro pro cxiuj viaj malbonagoj.
-
23
|Jeremías 22:23|
Vi sidas sur Lebanon, vi faris al vi neston inter cedroj; kiel mizera vi estos, kiam atakos vin doloroj, kiel doloroj de naskantino!
-
24
|Jeremías 22:24|
Kiel Mi vivas, diras la Eternulo, se Konja, filo de Jehojakim, regxo de Judujo, ecx estus sigelringo sur Mia dekstra mano, ecx de tie Mi vin desxirus.
-
25
|Jeremías 22:25|
Kaj Mi transdonos vin en la manon de tiuj, kiuj celas vian morton, kaj en la manon de tiuj, kiujn vi timegas, en la manon de Nebukadnecar, regxo de Babel, kaj en la manon de la HXaldeoj.
-
26
|Jeremías 22:26|
Kaj Mi jxetos vin, kaj vian patrinon, kiu naskis vin, en alian landon, kie vi ne naskigxis; kaj tie vi mortos.
-
27
|Jeremías 22:27|
Sed en la landon, kien ili tre dezirus reveni, tien ili ne revenos.
-
28
|Jeremías 22:28|
CXu cxi tiu homo, Konja, estas objekto malestimata, forpusxita? cxu li estas vazo neamata? kial ili estas forjxetitaj, li kaj lia idaro, jxetitaj en landon, kiun ili ne konis?
-
29
|Jeremías 22:29|
Ho tero, tero, tero! auxskultu la vorton de la Eternulo!
-
30
|Jeremías 22:30|
Tiele diras la Eternulo:Enskribu cxi tiun homon kiel seninfanan, kiel homon, kiu ne havos sukceson en sia vivo; cxar neniu el lia idaro sukcesos sidi sur la trono de David aux regos iam en Judujo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5