-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
21
|Jeremías 29:21|
Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael, pri Ahxab, filo de Kolaja, kaj pri Cidkija, filo de Maaseja, kiuj profetis al vi en Mia nomo malverajxon:Jen Mi transdonos ilin en la manon de Nebukadnecar, regxo de Babel, kaj li mortigos ilin antaux viaj okuloj.
-
22
|Jeremías 29:22|
Kaj cxe cxiuj ekzilitoj de Judujo, kiuj estas en Babel, ilia nomo farigxos objekto de malbeno, kaj oni dirados:La Eternulo faru al vi tion, kion, kion al Cidkija kaj Ahxab, kiujn la regxo de Babel rostigis sur fajro-
-
23
|Jeremías 29:23|
pro tio, ke ili faris abomenindajxon en Izrael, adultis kun la edzinoj de siaj proksimuloj, kaj parolis en Mia nomo malverajxon, kiun Mi ne ordonis al ili. Tion Mi scias kaj atestas, diras la Eternulo.
-
24
|Jeremías 29:24|
Kaj al SXemaja, la Nehxelamano, diru jene:
-
25
|Jeremías 29:25|
Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Pro tio, ke vi sendis en via nomo leterojn al la tuta popolo, kiu estas en Jerusalem, kaj al la pastro Cefanja, filo de Maaseja, kaj al cxiuj pastroj, kun la sekvanta enhavo:
-
26
|Jeremías 29:26|
La Eternulo starigis vin pastro anstataux la pastro Jehojada, por ke vi estu kontrolanto en la domo de la Eternulo super cxiu frenezulo, kiu prezentas sin kiel profeto, kaj vi metu lin en malliberejon kaj karceron;
-
27
|Jeremías 29:27|
kial do vi ne faris punparolon al Jeremia, la Anatotano, kiu prezentas sin al vi kiel profeto?
-
28
|Jeremías 29:28|
CXar ankaux al ni en Babelon li sendis, por diri:La kaptiteco estos longa; konstruu domojn kaj logxu, plantu gxardenojn kaj mangxu iliajn fruktojn.
-
29
|Jeremías 29:29|
Kaj la pastro Cefanja tralegis tiun leteron en la orelojn de la profeto Jeremia.
-
30
|Jeremías 29:30|
Tial aperis jena vorto de la Eternulo al Jeremia:
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5