-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
21
|Jeremías 31:21|
Starigu al vi gvidajn sxtonojn, arangxu al vi vojsignojn, atentu la vojon, laux kiu vi iris; revenu, virgulino de Izrael, revenu en cxi tiujn viajn urbojn.
-
22
|Jeremías 31:22|
GXis kiam vi turnados vin, ho defalinta filino? CXar la Eternulo kreis ion novan sur la tero:virino cxirkauxos viron.
-
23
|Jeremías 31:23|
Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Ankoraux oni parolos jenajn vortojn en la Juda lando kaj en gxiaj urboj, kiam Mi revenigos iliajn kaptitojn:La Eternulo vin benu, ho logxejo de justeco, sankta monto!
-
24
|Jeremías 31:24|
Kaj logxos apud gxi Jehuda kune kun cxiuj siaj urboj, la terkultivistoj kaj la vagantoj kun pasxtataroj.
-
25
|Jeremías 31:25|
CXar Mi sensoifigos animon lacan, kaj cxiun animon malgxojan Mi satigos.
-
26
|Jeremías 31:26|
CXe tio mi vekigxis kaj ekrigardis, kaj mia songxo estis agrabla por mi.
-
27
|Jeremías 31:27|
Jen venos la tempo, diras la Eternulo, kiam Mi prisemos la domon de Izrael kaj la domon de Jehuda per semo de homo kaj semo de bruto.
-
28
|Jeremías 31:28|
Kaj tiel same, kiel Mi maldormis super ili, por elradikigi, elsxiri, detrui, pereigi, kaj malfelicxigi, tiel Mi maldormos super ili, por konstrui kaj planti, diras la Eternulo.
-
29
|Jeremías 31:29|
En tiu tempo oni ne plu diros:La patroj mangxis nematurajn vinberojn, kaj la dentoj de la filoj agacigxis;
-
30
|Jeremías 31:30|
sed cxiu mortos pro sia propra kulpo, la dentoj agacigxos cxe tiu, kiu mangxis la nematurajn vinberojn.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5