-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Jeremías 34:1|
Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia de la Eternulo, kiam Nebukadnecar, regxo de Babel, kaj lia tuta militistaro, kaj cxiuj regnoj de la tero, kiuj estis sub la regado de lia mano, kaj cxiuj popoloj militis kontraux Jerusalem kaj kontraux cxiuj gxiaj urboj:
-
2
|Jeremías 34:2|
Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:Iru kaj parolu al Cidkija, regxo de Judujo, kaj diru al li:Tiele diras la Eternulo:Jen Mi transdonos cxi tiun urbon en la manon de la regxo de Babel, kaj li forbruligos gxin per fajro;
-
3
|Jeremías 34:3|
kaj vi ne savigxos el lia mano, sed vi estos kaptita kaj transdonita en lian manon, kaj viaj okuloj rigardos la okulojn de la regxo de Babel, kaj lia busxo parolos kun via busxo, kaj vi iros en Babelon.
-
4
|Jeremías 34:4|
Tamen auxskultu la vorton de la Eternulo, ho Cidkija, regxo de Judujo:Tiele diras la Eternulo pri vi:Vi ne mortos de glavo;
-
5
|Jeremías 34:5|
vi mortos en paco; kaj kiel oni faris brulon al viaj patroj, la antauxaj regxoj, kiuj estis antaux vi, tiel oni faros brulon al vi, kaj oni priploros vin:Ho ve, sinjoro! CXar Mi parolis la vorton, diras la Eternulo.
-
6
|Jeremías 34:6|
Kaj la profeto Jeremia raportis al Cidkija, regxo de Judujo, cxiujn tiujn vortojn en Jerusalem,
-
7
|Jeremías 34:7|
dum la militistaro de la regxo de Babel militis kontraux Jerusalem, kaj kontraux cxiuj restintaj urboj de Judujo, kontraux Lahxisx kaj kontraux Azeka; cxar ili restis ankoraux el la fortikajxaj urboj de Judujo.
-
8
|Jeremías 34:8|
Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia de la Eternulo, post kiam la regxo Cidkija faris interligon kun la tuta popolo de Jerusalem, proklamante al ili liberecon;
-
9
|Jeremías 34:9|
ke cxiu forliberigu sian sklavon kaj sian sklavinon, Hebreon kaj Hebreinon, por ke inter ili neniu el la Judoj tenu sian fraton en sklaveco.
-
10
|Jeremías 34:10|
Kaj obeis cxiuj potenculoj kaj la tuta popolo, kiuj aligxis al la interligo, por ke cxiu forliberigu sian sklavon kaj sian sklavinon, por ne plu teni ilin en sklaveco; ili obeis kaj forliberigis.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5