-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Jeremías 42:1|
Kaj aliris cxiuj militestroj, kaj Johxanan, filo de Kareahx, kaj Jezanja, filo de Hosxaja, kaj la tuta popolo, de la malgrandaj gxis la grandaj,
-
2
|Jeremías 42:2|
kaj diris al la profeto Jeremia:Ni humile petegas vin, pregxu por ni al la Eternulo, via Dio, por cxi tiu tuta restajxo; cxar el multaj ni restis malmultaj, kiel viaj okuloj nin vidas.
-
3
|Jeremías 42:3|
Kaj la Eternulo, via Dio, sciigu al ni la vojon, kiun ni devas iri, kaj kion ni devas fari.
-
4
|Jeremías 42:4|
Kaj la profeto Jeremia diris al ili:Mi auxdis; jen mi pregxos al la Eternulo, via Dio, konforme al viaj vortoj, kaj cxion, kion la Eternulo respondos al vi, mi raportos al vi; mi nenion kasxos antaux vi.
-
5
|Jeremías 42:5|
Kaj ili diris al Jeremia:La Eternulo estu inter ni atestanto vera kaj fidela, ke ni agos konforme al cxio, kun kio la Eternulo, via Dio, sendos vin al ni;
-
6
|Jeremías 42:6|
cxu estos bone, cxu estos malbone, ni auxskultos la vocxon de la Eternulo, nia Dio, al kiu ni vin sendas, por ke estu al ni bone, se ni auxskultos la vocxon de la Eternulo, nia Dio.
-
7
|Jeremías 42:7|
Post dek tagoj aperis la vorto de la Eternulo al Jeremia;
-
8
|Jeremías 42:8|
kaj li vokis Johxananon, filon de Kareahx, kaj cxiujn militestrojn, kiuj estis kun li, kaj la tutan popolon, de la malgrandaj gxis la grandaj,
-
9
|Jeremías 42:9|
kaj diris al ili:Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael, al kiu vi min sendis, por faligi vian petegon antaux Li:
-
10
|Jeremías 42:10|
Se vi restos en cxi tiu lando, Mi vin arangxos kaj ne ruinigos, Mi vin plantos kaj ne elradikigos; cxar Mi pentas pri la malbono, kiun Mi faris al vi.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5