-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Jeremías 44:11|
Tial tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Jen Mi turnos Mian vizagxon kontraux vin por malfelicxo kaj por ekstermi la tutan Judujon.
-
12
|Jeremías 44:12|
Kaj Mi prenos la restajxon de la Judoj, kiuj turnis sian vizagxon, por iri en la landon Egiptan, por tie eklogxi, kaj ili cxiuj ekstermigxos en la lando Egipta; ili falos de glavo, de malsato ili ekstermigxos, de la malgrandaj gxis la grandaj; de glavo kaj de malsato ili mortos, kaj ili farigxos objekto de jxuro, de teruro, de malbeno, kaj de honto.
-
13
|Jeremías 44:13|
Kaj Mi punos tiujn, kiuj logxas en la lando Egipta, kiel Mi punis Jerusalemon, per glavo, per malsato, kaj per pesto.
-
14
|Jeremías 44:14|
Kaj neniu savigxos nek restos el la restajxo de la Judoj, kiuj venis en la landon Egiptan, por logxi tie kelktempe kaj por poste reiri en la landon Judan, kien ili sopiras per sia animo reveni kaj tie logxi; ili ne revenos, krom tiuj, kiuj forkuros.
-
15
|Jeremías 44:15|
Tiam respondis al Jeremia cxiuj viroj, kiuj sciis, ke iliaj edzinoj incensas al aliaj dioj, kaj cxiuj virinoj, kiuj staris en granda amaso, kaj la tuta popolo, kiu logxis en la lando Egipta, en Patros; ili diris:
-
16
|Jeremías 44:16|
Tion, kion vi diris al ni en la nomo de la Eternulo, ni ne obeos al vi;
-
17
|Jeremías 44:17|
sed ni faros cxion laux la vortoj, kiuj eliras el nia busxo, ni incensos al la regxino de la cxielo, ni versxos al sxi versxoferojn, kiel faris ni kaj niaj patroj, niaj regxoj kaj niaj eminentuloj, en la urboj de Judujo kaj sur la stratoj de Jerusalem; tiam ni havis abundan panon, kaj estis al ni bone, kaj malbonon ni ne vidis.
-
18
|Jeremías 44:18|
Sed de tiu tempo, kiam ni cxesis incensi al la regxino de la cxielo kaj versxi al sxi versxoferojn, cxio mankas al ni, kaj ni pereas de glavo kaj de malsato.
-
19
|Jeremías 44:19|
Kaj kiam ni incensas al la regxino de la cxielo kaj versxas al sxi versxoferojn, cxu sen la scio de niaj edzoj ni faras al sxi kukojn kun sxia bildo kaj versxas al sxi versxoferojn?
-
20
|Jeremías 44:20|
Tiam Jeremia diris al la tuta popolo, pri la viroj kaj virinoj, kaj pri cxiuj el la popolo, kiuj respondis al li:
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Josué 1-4