-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Jeremías 48:11|
De sia juneco Moab havis trankvilecon kaj ripozadis sur sia fecxo, li ne estis transversxata el unu vazo en alian, kaj en kaptitecon li ne iris; tial lia gusto restis en li kaj lia odoro ne sxangxigxis.
-
12
|Jeremías 48:12|
Tial jen venos tempo, diras la Eternulo, kiam Mi sendos al li versxistojn, kaj ili versxos lin, malplenigos liajn vazojn, kaj disrompos liajn krucxojn.
-
13
|Jeremías 48:13|
Kaj Moab estos hontigita pro Kemosx, kiel la domo de Izrael estis hontigita pro Bet-El, kiun ili fidis.
-
14
|Jeremías 48:14|
Kiel vi povas diri:Ni estas herooj kaj kapabluloj por la milito?
-
15
|Jeremías 48:15|
Ruinigita estas Moab, liaj urboj falis, kaj liaj plej bravaj junuloj iris al bucxo, diras al Regxo, kies nomo estas Eternulo Cebaot.
-
16
|Jeremías 48:16|
Baldaux venos pereo al Moab, kaj lia malfelicxo tre rapidas.
-
17
|Jeremías 48:17|
Bedauxru lin cxiuj liaj cxirkauxantoj, kaj cxiuj, kiuj konas lian nomon, diru:Kiele disrompigxis la forta vergo, la belega bastono!
-
18
|Jeremías 48:18|
Iru malsupren de via majesto, sidu en senakva loko, ho logxantino, filino de Dibon; cxar la ruiniganto de Moab elpasxis kontraux vin kaj detruis viajn fortikajxojn.
-
19
|Jeremías 48:19|
Staru cxe la vojo kaj rigardu, ho logxantino de Aroer; demandu la forkuranton kaj la forsavigxanton, kaj diru:Kio farigxis?
-
20
|Jeremías 48:20|
Hontigita estas Moab, cxar li estas frapita; ploru kaj kriu, sciigu en Arnon, ke Moab estas ruinigita.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5