-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Jeremías 50:11|
CXar vi gxojis, cxar vi triumfis, ho rabintoj de Mia heredajxo, cxar vi saltis, kiel bovidino sur herbo, kaj blekis, kiel fortaj cxevaloj,
-
12
|Jeremías 50:12|
tre hontigita estas via patrino, mokata estas via naskintino; jen estas la estonteco de la nacioj:dezerto, nelogxata tero, kaj stepo.
-
13
|Jeremías 50:13|
De la kolero de la Eternulo gxi farigxos nelogxata, kaj gxi tuta farigxos dezerta; cxiu, kiu iros preter Babel, miros kaj fajfos pri cxiuj gxiaj vundoj.
-
14
|Jeremías 50:14|
Pretigu vin kontraux Babel cxirkauxe, cxiuj strecxantoj de pafarkoj, pafu sur gxin, ne domagxu sagojn; cxar gxi pekis antaux la Eternulo.
-
15
|Jeremías 50:15|
Triumfe kriu kontraux gxi cxirkauxe; mallevigxis gxia mano, falis gxia fundamento, detruigxis gxiaj muregoj; cxar tio estas vengxo de la Eternulo; vengxu al gxi; kiel gxi agis, tiel agu kontraux gxi.
-
16
|Jeremías 50:16|
Ekstermu el Babel semanton kaj rikoltanton en la tempo de rikoltado; de la glavo de la tirano cxiu sin turnu al sia popolo, kaj cxiu forkuru en sian landon.
-
17
|Jeremías 50:17|
Izrael estas kiel disjxetita sxafaro; leonoj lin dispelis:la unua mangxis lin la regxo de Asirio, kaj cxi tiu lasta, Nebukadnecar, regxo de Babel, rompis al li la ostojn.
-
18
|Jeremías 50:18|
Tial tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Jen Mi punos la regxon de Babel kaj lian landon, kiel Mi punis la regxon de Asirio.
-
19
|Jeremías 50:19|
Kaj Mi revenigos Izraelon en lian logxejon, kaj li pasxtigxos sur Karmel kaj Basxan, kaj sur la monto de Efraim kaj en Gilead lia animo satigxos.
-
20
|Jeremías 50:20|
En tiuj tagoj kaj en tiu tempo, diras la Eternulo, oni sercxos malbonagon de Izrael, sed gxi ne estos, kaj pekon de Jehuda, sed gxi ne trovigxos; cxar Mi pardonos al tiuj, kiujn Mi restigos.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5