-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Jeremías 7:11|
CXu cxi tiun domon, kiu estas nomata per Mia nomo, vi rigardas kiel neston de rabistoj? Mi bone vidas tion, diras la Eternulo.
-
12
|Jeremías 7:12|
Iru do al Mia loko en SXilo, kie Mi antauxe logxigis Mian nomon, kaj rigardu, kion Mi faris al gxi pro la malbonagoj de Mia popolo Izrael.
-
13
|Jeremías 7:13|
Kaj nun, cxar vi faras cxiujn tiujn farojn, diras la Eternulo, kaj Mi de frua mateno cxiam parolas al vi, kaj vi ne auxskultas, Mi vokas vin, kaj vi ne respondas:
-
14
|Jeremías 7:14|
tial al la domo, kiu estas nomata per Mia nomo kaj kiun vi fidas, kaj al la loko, kiun Mi donis al vi kaj al viaj patroj, Mi faros tiel, kiel Mi faris al SXilo.
-
15
|Jeremías 7:15|
Mi forpusxos vin de antaux Mi, kiel Mi forpusxis cxiujn viajn fratojn, la tutan idaron de Efraim.
-
16
|Jeremías 7:16|
Kaj vi ne pregxu por cxi tiu popolo kaj ne direktu por ili supren krion kaj pregxon kaj ne klopodu antaux Mi, cxar Mi ne auxskultos vin.
-
17
|Jeremías 7:17|
CXu vi ne vidas, kion ili faras en la urboj de Judujo kaj sur la stratoj de Jerusalem?
-
18
|Jeremías 7:18|
La filoj kolektas la lignon, kaj la patroj ekbruligas la fajron, kaj la virinoj knedas la paston, por fari kukojn por la regxino de la cxielo, kaj ili faras versxoferojn al aliaj dioj, por cxagreni Min.
-
19
|Jeremías 7:19|
Sed cxu Min ili cxagrenas? diras la Eternulo; cxu ne sin mem, por hontigi sian vizagxon?
-
20
|Jeremías 7:20|
Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mia kolero kaj indigno elversxigxos sur cxi tiun lokon, sur la homojn kaj sur la brutojn kaj sur la arbojn de la kampo kaj sur la fruktojn de la tero; gxi ekflamos kaj ne estingigxos.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5