-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
23
|Jeremías 23:23|
CXu Mi estas nur Dio de proksime? diras la Eternulo; cxu Mi ne estas ankaux Dio de malproksime?
-
24
|Jeremías 23:24|
CXu homo povas kasxi sin en tia sekreta loko, kie Mi lin ne vidus? diras la Eternulo; cxu ne Mi plenigas la cxielon kaj la teron? diras la Eternulo.
-
25
|Jeremías 23:25|
Mi auxdas, kion diras la profetoj, kiuj en Mia nomo profetas malverajxon; ili diras:Mi songxis, mi songxis.
-
26
|Jeremías 23:26|
Kiel longe tio dauxros en la koro de la profetoj, kiuj profetas malverajxon, profetas la trompajxon de sia koro?
-
27
|Jeremías 23:27|
Ili pensas, ke ili forgesigos al Mia popolo Mian nomon per siaj songxoj, kiujn ili rakontas unu al la alia, tiel same, kiel iliaj patroj forgesis Mian nomon pro Baal.
-
28
|Jeremías 23:28|
Profeto, kiu vidis songxon, rakontu songxon; kaj tiu, al kiu aperis Mia vorto, raportu Mian vorton vere. Kio komuna estas inter pajlo kaj greno? diras la Eternulo.
-
29
|Jeremías 23:29|
CXu Mia vorto ne estas kiel fajro, diras la Eternulo, kaj kiel martelo, kiu disbatas rokon?
-
30
|Jeremías 23:30|
Tial jen Mi turnos Min kontraux la profetojn, diras la Eternulo, kiuj sxtelas Miajn vortojn unu de la alia.
-
31
|Jeremías 23:31|
Jen Mi turnos Min kontraux la profetojn, diras la Eternulo, kiuj esprimas sian propran parolon, kaj diras:Li diris.
-
32
|Jeremías 23:32|
Jen Mi turnos Min kontraux tiujn, kiuj profetas malverajn songxojn, diras la Eternulo, kaj rakontas ilin kaj erarigas Mian popolon per siaj mensogajxoj kaj per sia senprudenteco, dum Mi ne sendis ilin kaj ne donis al ili ordonojn, kaj ili ja alportas al cxi tiu popolo nenian utilon, diras la Eternulo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Juan 1-5