-
-
Esperanto
-
-
1
|Jueces 20:1|
Kaj eliris cxiuj Izraelidoj, kaj kolektigxis la tuta komunumo kiel unu homo, de Dan gxis Beer-SXeba, kaj la lando Gilead, antaux la Eternulo en Micpa.
-
2
|Jueces 20:2|
Kaj kunvenis la estroj de la tuta popolo, cxiuj triboj de Izrael, en la kunvenejon de la popolo de Dio, kvarcent mil piedirantoj kapablaj eltiri glavon.
-
3
|Jueces 20:3|
La Benjamenidoj auxdis, ke la Izraelidoj venis en Micpan. Kaj la Izraelidoj diris:Diru, kiamaniere okazis tiu malbonajxo?
-
4
|Jueces 20:4|
Tiam respondis la Levido, la edzo de la mortigita virino, kaj diris:Mi venis en Gibean de la Benjamenidoj, mi kun mia kromedzino, por tranokti.
-
5
|Jueces 20:5|
Kaj levigxis kontraux min la logxantoj de Gibea, kaj cxirkauxis pro mi la domon nokte. Min ili intencis mortigi, kaj mian kromedzinon ili turmentis tiel, ke sxi mortis.
-
6
|Jueces 20:6|
Tiam mi prenis mian kromedzinon, distrancxis sxin kaj dissendis en cxiujn regionojn de Izrael; cxar ili faris malcxastajxon kaj malnoblajxon en Izrael.
-
7
|Jueces 20:7|
Jen vi cxiuj estas Izraelidoj; faru konsiligxon kaj decidon cxi tie.
-
8
|Jueces 20:8|
Kaj levigxis la tuta popolo kiel unu homo, kaj diris:Neniu el ni iros al sia tendo, kaj neniu el ni revenos al sia domo;
-
9
|Jueces 20:9|
sed jen estas, kion ni faros al Gibea:ni lotos pri gxi;
-
10
|Jueces 20:10|
kaj ni prenos po dek homoj el cxiu cento, el cxiuj triboj, po cent el mil kaj po mil el dek mil, ke ili alportu mangxajxon por la popolo, por ke cxi tiu iru en Gibean de la Benjamenidoj, kaj agu kontraux gxi konforme al la malnoblajxo, kiun gxi faris en Izrael.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 4-5