-
-
Esperanto
-
-
11
|Jueces 20:11|
Kaj kolektigxis kontraux la urbo cxiuj Izraelidoj unuanime, kiel unu homo.
-
12
|Jueces 20:12|
Kaj la triboj de Izrael sendis homojn al cxiuj familioj de Benjamen, por diri:Kio estas la malbonajxo, kiu estas farita cxe vi?
-
13
|Jueces 20:13|
Eligu do nun la kanajlajn homojn, kiuj estas en Gibea, kaj ni mortigos ilin kaj ekstermos la malbonon el Izrael. Sed la Benjamenidoj ne volis obei la vocxon de siaj fratoj, la Izraelidoj.
-
14
|Jueces 20:14|
Kaj la Benjamenidoj kolektigxis el la urboj en Gibea, por eliri milite kontraux la Izraelidojn.
-
15
|Jueces 20:15|
Kaj la nombro de la Benjamenidoj el la urboj en tiu tago estis dudek ses mil homoj pretaj eltiri glavon; krom tio el la logxantoj de Gibea estis la nombro de sepcent homoj plej tauxgaj.
-
16
|Jueces 20:16|
El tiu tuta popolo estis sepcent homoj plej tauxgaj, maldekstruloj; cxiu el ili povis jxeti sxtonon kontraux haron, kaj ne maltrafi.
-
17
|Jueces 20:17|
Kaj la nombro de la Izraelidoj, krom la Benjamenidoj, estis kvarcent mil homoj pretaj eltiri glavon; cxiuj ili estis batalkapablaj.
-
18
|Jueces 20:18|
Kaj ili levigxis kaj iris en Bet-Elon kaj demandis Dion, kaj la Izraelidoj diris:Kiu el ni devas iri antauxe milite kontraux la Benjamenidojn? Kaj la Eternulo diris:Jehuda antauxe.
-
19
|Jueces 20:19|
Kaj la Izraelidoj levigxis matene kaj eksiegxis Gibean.
-
20
|Jueces 20:20|
Kaj la Izraelidoj eliris milite kontraux la Benjamenidojn, kaj la Izraelidoj komencis batalon kontraux ili antaux Gibea.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 4-5