-
-
Esperanto
-
-
31
|Jueces 20:31|
Kaj la Benjamenidoj eliris kontraux la popolon, malproksimigxis de la urbo, kaj komencis batadi la popolon kiel en la antauxaj fojoj, sur la vojoj, el kiuj unu iras al Bet-El kaj la dua al Gibea, kaj mortigis pli-malpli tridek homojn el la Izraelidoj.
-
32
|Jueces 20:32|
Kaj la Benjamenidoj diris al si:Ili falas antaux ni kiel antauxe. Kaj la Izraelidoj diris:Ni kuru, por ke ni ellogu ilin el la urbo sur la vojon.
-
33
|Jueces 20:33|
Kaj cxiuj Izraelidoj levigxis de sia loko kaj starigxis en Baal-Tamar. Kaj la embuskuloj de la Izraelidoj jxetis sin el sia loko, el la kaverno Geba.
-
34
|Jueces 20:34|
Kaj venis antaux Gibean dek mil elektitaj viroj el la tuta Izrael, kaj estis kruela batalo; kaj ili ne sciis, ke trafos ilin malbono.
-
35
|Jueces 20:35|
Kaj la Eternulo frapis la Benjamenidojn antaux la Izraelidoj; kaj la Izraelidoj ekstermis en tiu tago el la Benjamenidoj dudek kvin mil kaj cent homojn; cxiuj ili estis eltirantoj de glavo.
-
36
|Jueces 20:36|
La Benjamenidoj vidis, ke tiuj estis frapitaj kaj la Izraelidoj cedis la lokon al la Benjamenidoj; cxar ili fidis la embuskon, kiun ili arangxis cxe Gibea.
-
37
|Jueces 20:37|
Kaj la embuskuloj rapidis kaj jxetis sin kontraux Gibean, kaj la embuskuloj eniris kaj batis la tutan urbon per glavo.
-
38
|Jueces 20:38|
Estis interkonsentite inter la Izraelidoj kaj la embuskuloj, ke cxi tiuj suprenigos grandan kolonon da fumo el la urbo.
-
39
|Jueces 20:39|
Kiam la Izraelidoj retirigxis dum la batalo, kaj la Benjamenidoj komencis mortigi Izraelidojn kaj mortigis pli-malpli tridek homojn, kaj diris:Ili falas antaux ni kiel en la unua batalo:
-
40
|Jueces 20:40|
tiam komencis levigxadi el la urbo kolono da fumo. La Benjamenidoj ekrigardis returne, kaj ili ekvidis, ke el la tuta urbo levigxas flamoj al la cxielo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 4-5